Delegacio de Ĉina Societo pri Esploro de Homaj Rajtoj vizitis Aŭstrion

(GMT+08:00) 2018-06-14 20:19:07     Redaktoro:Yu

Qiangba Puncog, prezidanto de la Ĉina Societo pri Esploro de Homaj Rajtoj, gvidis delegacion de la societo viziti Aŭstrion de la 11a ĝis la 13a de junio. La delegacio renkontiĝis kun aŭstraj oficiauloj kaj interŝanĝis opiniojn kun ili pri progreso de Ĉinio en homaj rajtoj kaj internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en la homaj rajtoj.

La delegacio informis la aŭstran flankon, ke de post la fondo de la nova Ĉinio, precipe de post la komenciĝo de reformo kaj malfermo, Ĉinio malfermis la vojon por disvolvado de homaj rajtoj, kiu konformas al la nacia kondiĉo. Post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping ĉe la kerno reasertis, ke certigo de homaj rajtoj devas esti metita sur elstaran lokon de la konstruado de socialisma jurŝtato, kaj tiel malfermiĝis la nova epoko de homaj rajtoj sub la protekto de jurŝtato. La delegacio diris, ke la ĉina flanko volas intensigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la aŭstra flanko kaj antaŭenigi la aferon de homaj rajtoj de la du landoj al pli granda disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin