Xi Jinping parolas pri la ĉina kulturo

(GMT+08:00) 2018-06-15 19:24:50     Redaktoro:Xiong

"Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, ĉu tio ne estas ĝojo?" Kelkajn tagojn antaŭe, en la pintkonferenco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo, tiu ĉi fama frazo de la ĉina antikva pensisto Konfuceo, cirkulanta tra pli ol du mil jaroj, denove aperis en la parolado de Xi Jinping.

En multaj gravaj okazoj Xi Jinping ofte citas versojn el la ĉinaj antikvaj klasikaĵoj, por komuniki la penson de regnoregado, kaj intertempe tiu ĉina plej alta gvidanto faras sian penadon, por ke la ĉina kulturo kaj la fremdlanda komprenigu kaj interŝanĝu sin reciproke.

De la 9a ĝis la 10a de junio la pintkonferenco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo okazis en la hejmloko de Konfuceo – en Shandong. En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo li akceptis gvidantojn de diversaj landoj kaj respondeculojn de internaciaj organizaĵoj, kaj okaze de tio li lerte fandis la konfucean penson kun la "spirito de Ŝanjaho". Li diris:

"Shandong estas la hejmloko de Konfuceo kaj la lulilo de la konfucea kulturo. La konfucea penso estas grava konsistiga parto de la ĉina kulturo. Konfuceanismo insistas, ke 'Kiam la granda Taŭo regis, la tuta lando estas komunumo', kaj 'La mondo estas unu familio'." Kaj li opiniis, ke tiu penso tre similas al la "spirito de Ŝanhajo".

Baldaŭ venos la Drakboata Festo. Tiam ni kune honoras Konfuceanismon per la ora frazo:

"La mondo estas unu komunumo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin