Xi Jinping telefone parolas kun rusa prezidento Putin

(GMT+08:00) 2018-06-15 20:38:17     Redaktoro:Xiong

La 15an de junio la ĉina prezidanto Xi Jinping invitite telefonparolis kun la rusa prezidento Putin.

Xi Jinping diris: "Vi, sinjoro prezidento, ĵus sukcese faris la oficialan viziton al Ĉinio kaj ĉeestis la Qingdao-pintkonferencon de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo, kaj en tio vi ricevis riĉajn fruktojn. Mi ankoraŭ pli alte ŝatas la profundan amikecon kun vi kaj la bonan situacion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Mi volontas kune kun vi konduki la evoluon de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco en konstanteco, stabileco kaj alta nivelo."

Xi Jinping gratulis, ke la Monda Futbalpokalo malfermiĝis kun sukceso en Rusio kaj antaŭdeziras, ke la sportkunveno, zorgeme organizite de Rusio, kroniĝos per sukceso.

Putin refoje gratulis, ke la Qingdao-pintkonferenco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo, sub la prezidado de prezidanto Xi Jinping, akiris plenan sukceson, kaj dankis, ke Ĉinio donis varman akcepton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin