Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio faras paroladon pri komercaj rimedoj kontraŭ Ĉinio en la 15a de junio publikigitaj de Usono

(GMT+08:00) 2018-06-15 21:58:26     Redaktoro:Xiong

Rilate al tio, ke en la 15a de junio Usono publikigis komercajn rimedojn kontraŭ Ĉinio, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio tiutage diris, ke Ĉinio kaj Usono iam faris plurfojan interkonsiliĝon pri komerca problemo, penante prove solvi la problemon, sed bedaŭrinde Usono, spite al la komuna ideo jam formiĝinta de la du partioj, kaprice provokis komercan militon.

La proparolanto diris, ke Ĉinio ne volas komercan militon, sed pro la provoko de Usono, Ĉinio ne povas ne doni fortan rebaton, firme defendante la interesojn de la lando kaj la popolo kaj la plurflankan mekanismon kaj la ekonomian tutmondiĝon, kaj ke Ĉinio tuj prezentos sammezurajn kaj samfortajn rimedojn rillate impostadon, kaj ĉiuj komercaj interkonsentoj jam atingitaj por la du partioj samtempe eksvalidiĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin