Lu Kang faris respondon al demando pri usonaj komercaj rimedoj

(GMT+08:00) 2018-06-15 22:18:28     Redaktoro:Xiong

Estis raportisto, kiu demandis: vespere de la 15a de junio laŭ la pekina tempo la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto publikigis la liston de aldonita dogano kontraŭ ĉinaj varoj eksportatoj al Usono, kiel do Ĉinio komentas tion?

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio kaj Usono iam faris plurfojan interkonsiliĝon pri komerca problemo, penante prove solvi la problemon, sed bedaŭrinde Usono, spite al la komuna ideo jam formiĝinta de la du partioj, kaprice provokis komercan militon. Lu Kang emfazis, ke tia ago de Usono ne nur nocas la interesojn de la du partioj, sed ankaŭ detruas la ordon de la monda komerco, kaj tial Ĉinio firme protestas kontraŭ tio.

Li diris, ke Ĉinio ne volas komercan militon, sed pro la provoko de Usono, Ĉinio ne povas ne doni fortan rebaton, firme defendante la interesojn de la lando kaj la popolo kaj la plurflankan mekanismon kaj la ekonomian tutmondiĝon, kaj ke Ĉinio tuj prezentos sammezurajn kaj samfortajn rimedojn rillate impostadon, kaj ĉiuj komercaj interkonsentoj jam atingitaj por la du partioj samtempe eksvalidiĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin