Rusa prezidento renkontiĝis kun ĉina vicĉefministro pri kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-06-15 09:07:20     Redaktoro:Yu

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde dum renkontiĝo kun ĉina vicĉefministro Sun Chunlan, ke Rusio volas pliigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kun Ĉinio, inkluzive de kunlaboro en sporto.

Putin petis Sun transdoni liajn korajn salutojn al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj dankis Sun por ĉeesto al la malferma ceremonio de la Mondpokala Konkurso de Internacia Federacio de Futbala Asocio 2018 kiel speciala sendito de Xi. Putin diris, ke la vizito de Sun montris, ke Ĉinio atribuas gravecon kaj subtenas al gravaj sportaj konkursoj en Rusio kaj al la disvolviĝo de futbalo en la mondo.

Sun diris, ke Xi kaj Putin renkontiĝis lastatempe en Pekino kaj interŝanĝis opiniojn pri plifortigo de la ampleksa strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio, kreante novan planon por plua disvolvado de duflankaj rilatoj. Ŝi diris, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por efektivigi la gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj pliigi kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj. Ŝi aldonis, ke ŝi certas, ke Rusio okazigos brilan mondpokalan konkurson kaj montros siajn ekonomian kaj socian disvolviĝon al la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin