Jemena prezidento revenis el Saud-Arabio al Adeno

(GMT+08:00) 2018-06-15 11:11:58     Redaktoro:Yu

Jemena prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi, ĝenerale apogata de la internacia komunumo, surteriĝis ĵaŭde en la havenurbo Adeno, revenante el Riado, la ĉefurbo de Saud-Arabio, post unu jaro de sia foriro el la lando.

Informita persono el la Adena Internacia Flughaveno diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Hadi revenis al Adeno nur kelkajn horojn post la atingo de ĉefministro Ahmed Obeid bin Daghr kaj liaj ministroj kaj aliaj altrangaj oficistoj en la flughaveno.

Kelkaj subŝtatestroj kaj lokaj militaj gvidantoj kolektiĝis ĉe la flughaveno por saluti Hadi sub la protekto de blenditaj veturiloj kaj elitaj soldatoj en la regiono.

En septembro de 2014, la ribela grupo Houthi prenis la ĉefurbon Sanaon kaj ekokupis la sudan parton de la lando. Hadi devigite iris al Saud-Arabio por rifuĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin