Ĉinio subtenas dialogon por paca traktado de nuklea demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-06-15 11:04:41     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio subtenas dialogon, kiu kondukas la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo sur la ĝustan vojon por paca traktado.

Wang faris la rimarkojn antaŭ sia interparolado kun vizitanta usona ŝtatsekretario Mike Pomepo ĵaŭde en Pekino. Wang diris, ke la renkontiĝo inter la gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) havis gravan historian signifon. Ĝi alportis la nuklean demandon de la Korea Duoninsulo sur la ĝustan vojon de dialogo kaj paca traktado, kio konformas al la komunaj interesoj de ĉiuj koncernaj partioj kaj ankaŭ al la komuna atendo de la internacia komunumo kaj helpas akceli atingon de la celo de sennukleigo, paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo. Ĉinio aprezas la senlacajn penadojn de Usono por sennukleigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin