Sendito de UN deziras rekomenci konstitucian procezon de Sirio

(GMT+08:00) 2018-06-15 12:55:03     Redaktoro:Yu

Speciala sendito de la UN por Sirio, Staffan de Mistura, diris ĵaŭde, ke li deziras rekomenci laboron en la venontaj semajnoj pri la konstitucia procezo de Sirio, kiu estis ŝirita de milito sep jarojn.

Li diris al raportistoj ke li invitis rusajn, turkajn kaj iranajn oficialulojn kunveni en Ĝenevo en la komenco de la venonta semajno post serio da diskutoj kun rilataj oficialuloj, inkluzive de ĝenerala sekretario de la UN.

De Mistura diris, ke Rusio, Turkio kaj Irano estis la iniciatintoj de la maja kunveno en Soĉio, en kiu estis publikigita la definitiva deklaro pri konstitucia komisiono. Li diris, ke li ankaŭ atendas renkontiĝi en la 25a de junio kun oficialuloj el Usono, Saud-Arabio, Britio, Francio, Germanio kaj Jordanio. Li aldonis, ke li deziras renkontiĝi kun ili en la kunteksto de klopodoj por faciligo de la starigo de konstitucia komitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin