Ĉinio decidis meti aldonajn tarifojn sur importaĵoj el Usono kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2018-06-16 11:11:44     Redaktoro:Selena

Ĉinio publikigis liston de produktoj el Usono, sur kiuj estos metitaj aldonaj tarifoj por respondi al la deklaro de Usono pri altrudo de aldonaj tarifoj sur importaĵoj el Ĉinio.
Aprobite de ĉina Ŝtata Konsilio, la Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio decidis meti 25-procentan tarifon sur 659 usonajn varojn kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj.

Meto de aldonaj tarifoj sur 545 varoj, inkluzive de agrikulturaj produktoj, aŭtoj kaj akvoproduktoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj validiĝos ekde la 6a de julio. La dato por aliaj varoj estos anoncita poste.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin