Ĉinio firme serĉas kompletan venkon en komerca milito kontraŭ Usono

(GMT+08:00) 2018-06-16 15:08:23     Redaktoro:Selena

Usono vendrede publikigis la liston de ĉinaj produktoj submetitaj al aldona 25-procenta tarifo kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj spite al atingitaj konsentoj de la du flankoj, kio damaĝas leĝajn interesojn de Ĉinio kaj la ĉina popolo. Sekve Ĉinio publikigis anoncon pri meto de aldonaj tarifoj sur importaĵojn el Usono kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj.

Sammezure! Samforte! Ĉinio faris fortan kaj rapidan rebaton kontraŭ Usono pro ĝia mallongvida agado kaj manifestas decidon firme protekti interesojn de la ŝtato kaj la popolo kaj defendi la ekonomian tutmondiĝon kaj multflankan komercan sistemon.

La historio pruvas, ke estas neniu gajninto en komerca milito. usonaj Ĉambro de Komerco, Federacio de Detalistoj kaj Asocio de Sojfabo sinsekve publikigis deklaron, kritikante, ke la agado de la usona registaro fakte estas aldono de tarifoj sur usonajn konsumantojn.

Fronte al la komerca milito lanĉita de Usono, Ĉinio estas preta kaj serĉas kompletan venkon. Ian Bremmer, ĝenerala direktoro de Eŭroazia Grupo, pensbanko pri internaciaj rilatoj, diris, ke nun multaj aliancanoj de Usono ne volas vidi konflikton inter Ĉinio kaj Usono kaj preteratenti koncernajn politikojn de Usono por eviti riskojn, tial ĉina kapablo por porti perdon de la komerca milito estas pli granda ol tiu de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin