Fokusoj de la Semajno (Jun. 15)

(GMT+08:00) 2018-06-16 09:55:45     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe vokis daŭrigi kaj disvolvi Ŝanhajan Spiriton por venki malfacilojn, solvi riskojn kaj renkonti defiojn.

Xi faris la rimarkojn en la 18a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la marborda urbo Qingdao, orienta Ĉinio. Li diris: "Ni devas subteni novigeman, kunordigitan, verdan, malferman kaj inkluzivan disvolvadon, realigi kunordigitan socian kaj ekonomian progreson de diversaj landoj kaj solvi demandojn kaŭzitajn de neekvilibra disvolviĝo. Ni devas redukti la diferencon en evoluigo kaj akceli komunan prosperon."

Li urĝis serĉi komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭrigeblan sekurecon. Li akcentis: "Ni devas forĵeti la pensmanieron de la Malvarma Milito kaj la alfrontadon inter blokoj kaj oponi la praktikojn serĉantajn absolutan sekurecon je la kosto de alilanda sekureco, por atingi komunan sekurecon."

La ĉina prezidanto vokis akceli malferman kaj inkluzivan kunlaboron por kungajnaj rezultoj. Li diris: "Ni devas malakcepti memcentritajn, mallongvidajn kaj pord-fermitajn politikojn. Ni devas subteni la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco kaj apogi la multflankan komercan sistemon por konstrui malferman mondan ekonomion. Egaleco, lernado unuj de la aliaj, dialogo kaj inkluzivemo inter kulturoj devas esti subtenataj, kaj tiel ni povas venki kulturajn miskomprenon, kolizion kaj superecon per interŝanĝoj, lernado unuj de la aliaj kaj kunekzisto."

Li vokis persisti en vasta konsiliĝo, komunaj kontribuoj kaj komunaj profitoj en la tutmonda regado, konstante reformi kaj plibonigi la tutmondan regad-sistemon, kaj puŝi ĉiujn landojn aliĝi al konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Usona prezidento Donald Trump diris marde post historia pintkunveno kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), ke Usono ĉesos konduki militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio.

Responde al demandoj en gazetara konferenco en la hotelo Capella sur la insulo Sentosa en Singapuro, kie okazis lia renkontiĝo kun Kim, Trump diris: "Tio ne estas parto de la ekvacio nun rehejmenigi la usonajn soldatojn en Sud-Koreio. Sed ni haltigos la militajn ekzercadojn, krom se ni vidos, ke la venontaj intertraktadoj ne iros tiel kiel ĝi devas esti." Li aldonis, ke tiaj militaj ekzercadoj estas tre multekostaj kaj tre provokaj.

En komuna deklaro, Kim kaj Trump konsentis pri la sennukleigo de la Korea Duoninsulo kontraŭ sekureca garantio al la KDPR, al kiu Trump konfirmis sian promeson. Kim ankaŭ konfirmis sian firman promeson pri sennukleigo.

Ĉina ambasadoro al la UN Ma Zhaoxu marde vokis trakti la demandon de homoj kun invalidecoj per kundivida disvolviĝo.

Ma diris en flanka kunveno pri datumnoj de handikapuloj, ke en la epoko de tutmondiĝo, ĉiuj landoj devas sekvi la principojn de kundivida disvolviĝo kaj labori kune por antaŭenigi la mondan aferon de homoj kun invalidecoj.

La 11a sesio de la Konferenco de Ŝtataj Partioj de la Konvencio pri Rajtoj de Homoj kun Invalidecoj okazis de la 12a ĝis la 14a de junio. La konvencio, adoptita en 2006 kun 177 ratifoj, estas unu el la plej vaste ratifitaj internaciaj traktatoj pri homaj rajtoj.

Ma diris, ke homoj kun invalidecoj estas egalaj membroj de la homa familio. La demando de homoj kun invalidecoj estas grava, kiun ni devas alfronti kune. Li diris, ke 20 procentoj de la plej malriĉaj homoj en la mondo havas invalidecojn kaj 80% el ili vivas en evoluantaj landoj. Ma alvokis doni pli grandan subtenon al evoluantaj landoj, precipe al la malplej evoluintaj landoj, kaj helpi al ili konstrui sian kapablon por ke ili povu atingi pli altan nivelon de ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin