Okazis 6,1-grada tertremo en Osako

(GMT+08:00) 2018-06-18 12:35:27     Redaktoro:Xiong

Laŭ informo de la japana Meteologia Oficejo, je la 7a kaj 58 minutoj en la 18a de junio laŭ la loka tempo okazis 6,1-grada tertremo en Osako, Japanio. Laŭ raporto de japana amaskomunikilo en la tertremo mortis almenaŭ tri homoj kaj vundiĝis kvindek unu.

La epicentro estas norde de Osako, nome ĉe 135,6°E kaj 34,8°N, kaj la hipocentro profundas je ĉ. 13 kilometroj. Ĉirkaŭaj regionoj, kiel Osako, Kyoto, havis fortan sentiĝon de tertremo. Ĝis nun la tertremo kaŭzis morton de du viroj kaj unu infanino en Osako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin