Neatendita rezulto: Germanio estis venkita de Meksiko

(GMT+08:00) 2018-06-18 15:34:51     Redaktoro:Xiong

En la unua rundo de la matĉoj en la grupo F de la Monda Futbalpokalo la meksika teamo venkis la germanan per 1:0, kio estas neatendita rezulto ekde la malfermiĝo de la konkurso. La meksika teamo ne montris timon antaŭ la germana kun la titolo de ĉampiono kaj jam en la komenco disvolvis rapidan atakon. Je la 35a minuto la elstara ŝotisto Hirving Lozano, kiu servas en la nederlanda futbala teamo FC Findhoven, la unua enpafis golon.

En la tuta matĉo la meksika teamo estas pli bona ol la germana en la rapideco kaj efiko, kaj la meksikaj ludantoj estas plenaj de memfido. Kiam la matĉo finiĝis, la fanoj de la meksika teamo ĵetis botelojn de trinkaĵo kaj krevrizaĵon en la aeron, dum la germana teamo foriris de la ludkampo kun malĝojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin