Proparolanto de ĉina Komerca Ministerio faris paroladon pri deklaro de Blanka Domo en 18a de junio

(GMT+08:00) 2018-06-19 10:49:19     Redaktoro:Selena

Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio faris paroladon responde al deklaro de la Blanka Domo en 18a de junio. La proparolanto diris, ke post publikigo de la listo de ĉinaj produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, Usono intensigas tian agadon, minacante pliigi la valoron ĝis 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Tia premdona kaj ĉantaĝa agado malakordiĝas al komunaj konsentoj atingitaj de la du flankoj en pluraj konsiliĝoj kaj desperigas la internacian komunumon. Se Usono publikigos la liston, Ĉinio devigite prenos sintezan rimedon konsistantan el kvanto kaj kvalito por forte rebati ĝin.

La proparolanto montris, ke la komerca milito lanĉita de Usono malobservas la merkatajn regularojn, malkonformas al la disvolva tendenco kaj damaĝas interesojn de la du popoloj kaj entreprenoj. La ĉina rebato ne nur protektas siajn proprajn interesojn, sed ankaŭ defendas la multflankan komercan sistemon kaj komunajn interesojn de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin