Usono deklaris haltigi militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio

(GMT+08:00) 2018-06-19 14:30:53     Redaktoro:Selena

Usona departemento pri nacidefendo lunde deklaris, ke laŭ promeso de usona prezidento Donald Trump, la usona armeo jam haltigis la planon okazigi militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio en aŭgusto.

En letero de sudkorea Ministerio pri Nacidefendo al raportistoj, Sud-Koreio diris, ke post strikta interkonsiliĝo, Sud-Koreio kaj Usono decidis haltigi preparadon por la militaj ekzercadoj kaj plu konsiliĝos pri aliaj aferoj.

En la 12a de junio en Singapuro, Trump renkontiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR). Ili subskribis komunan deklaron. Trump diris en gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke Usono haltigos konduki provokajn kaj multekostajn militajn ekzercadojn kun Sud-Koreio. Li aldonis post reveno al Vaŝingtono, ke se Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) tenos al si sincerecon en venontaj intertraktadoj, Usono povos ŝpari por si multege da mono pro ne plu okazigo de la militaj ekzercadoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin