Filmsemajno pri Zono kaj Vojo malfermis novan kanalon por kultura interŝanĝo

(GMT+08:00) 2018-06-19 14:38:39     Redaktoro:Selena

La 21a Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo, kiu nun okazas en Ŝanhajo, unuafoje aranĝas tute novan parton, tio estas filmsemajno, en la kadro de Zono kaj Vojo. Ĝi celas profundigi filman kaj kulturan interŝanĝon de koncernaj landoj laŭ itineroj de la Zono kaj Vojo, altiri fremdlandajn filmistojn kaj establi pli malferman platformon por profunda interŝanĝo kaj kunlaboro de la filma kulturo kaj la filma industrio.

En posttagmezo de la 18a de junio okazis rondtabla forumo pri la filma kulturo en la kadro de la Zono kaj Vojo. Filmistoj el pluraj landoj, inkluzive de Rumanio, Malajzio, Hindio kaj Egiptio, ĉeestis la forumon kaj diskutis pri ebleco de kunlaboroj kaj kultura interŝanĝo de la regiono.

En la forumo, Tudor Giurgiu, prezidanto de Transilvania Internacia Filmfestivalo de Rumanio, diris, ke Rumanio baldaŭ promulgos leĝon pri redukto de tarifoj de fremlandaj filmaj grupoj, kaj tio estas tre alloga por internaciaj filmaj produktantoj.

La Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo komenciĝis en 1993 kaj havas longan historion de pli ol 20 jaroj. La iniciato de Zono kaj Vojo injektas novan enhavon al disvolviĝo de la filmfestivalo. En 2016, la filmfestivalo prenis la enhavon de Zono kaj Vojo kiel normalan parton; en 2017, la filmfestivalo kun reprezentantoj de 13 landaj filmfestivaloj kaj filmaj institucioj, inkluzive de Hungario, Grekio kaj Filipinoj, subskribis Memorandon pri Filma Kunlaboro en la kadro de la Zono kaj Vojo. En tiu ĉi jaro, dum la filmfestivalo de Zono kaj Vojo, la Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo kaj 31 filmaj institucioj el 29 landoj fondis Ligon de Filmfestivaloj en la kadro de la Zono kaj Vojo.

Fu Wenxia, ĝenerala direktoro de la Centro de Ŝanhaja Internacia Film- kaj Televida Festivalo diris, ke tia kunlaboro ne estas simpla dupartiaj kunlaboroj, sed kunlaboroj de pluraj partioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin