Usona kaj sudkorea ministroj pri eksterlandaj aferoj telefone konversaciis pri nuklea demando

(GMT+08:00) 2018-06-19 15:07:28     Redaktoro:Selena

Lunde usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, dirante, ke en la 17a de junio, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diskutis per telefono kun sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha pri la direkto de la sekva paŝo de la korea nuklea demando post la singapura renkontiĝo inter Trump kaj Kim.

La deklaro anoncis, ke Pompeo kaj Kyung-wha promesis tion, ke Usono kaj Sud-Koreio daŭre antaŭenpuŝos realigon de "tuta, konfirmita kaj neinversigebla sennukleigo" de la Korea Duoninsulo. La du flankoj aldonis, ke antaŭ tio ili ankoraŭ daŭrigos la premon kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin