Ĉinio kaj Bolivio fondis al si strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2018-06-19 15:29:02     Redaktoro:Xiong

Mardon, la 19an de junio, en la Granda Halo de Popolo la ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun la bolivia prezidento Evo Morales. La du ŝtatestroj unuanime decidis fondi la stretegian partnerecon inter Ĉinio kaj Bolivio, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Bolivio sur la startpunkto de la nova historio havu pli grandan progreson.

Xi Jinping diris, ke dum la 33 jaroj de post la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bolivio la ĉina-bolivia interrilato evoluas pace kaj stabile, kaj nun ĝi restas en plej bona stato, kaj ke Ĉinio laŭdas, ke Bolivio insistas en la politiko pri unu Ĉinio, pozitive reagas al la iniciato "Zono kaj Vojo", kaj faras penadon por disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Bolivio.

Morales rimarkigis, ke la bolivia popolo estas amika al Ĉinio, admiras la evoluigan ideon de Ĉinio kaj ties atingojn, kaj alte taksas gravan kontribuon faritan de Ĉinio por la monda paco kaj evoluo kaj por la harmonio de la homara socio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin