Dogantarifo vekas grandan malkontentecon en Usono

(GMT+08:00) 2018-06-19 20:47:56     Redaktoro:Xiong

Vespere de la 18a de junio la usona Blanka Domo asertis en sia deklaro, ke Usono prilaboros dogantarifon kontraŭ varoj eksportataj de Ĉinio en Usonon, valoraj je 200 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj tio vekis malkontentecon kaj maltrankviliĝon de usonaj komercistoj, gildoj kaj publika opinio.

En deklaro David Stevens, vicprezidanto de la usona Asocio de Sojfabo, diris, ke neniu povas esti venkanto en komerca milito, la dogantarifo kontraŭ ĉinaj varoj fare de Trump alportos necertecon al la merkato kaj ankaŭ vekos kontraŭajn rimedojn de Ĉinio.

Brian Kuehl, plenumanta direktoro de la usona organizaĵo "Liberkomerco Subtenata de Farmistoj", diris en deklaro, ke la premo de la agrikulturistoj ĉiam pli grandiĝas, kaj la influo de la dogantarifo de Trump-registaro jam sin montras, kion oni ne povas neglekti.

La usona Washington Post opiniis, ke la seriaj agoj de Trump montras, ke li intencas preni la sintenon "Usono sin privilegias" rilate al komerca problemo, kaj ke li minacas alpreni doganajn rimedojn kontraŭ siaj ĉefaj komercaj partneroj kiel Ĉinio, Kanado, Meksiko kaj Eŭropa Unio, kio kaŭzos grandan baton al la monda komerca strukturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin