Internacia komunumo kritikis Usonon pri ĝia lanĉo de komerca milito

(GMT+08:00) 2018-06-20 14:35:30     Redaktoro:Selena

Sekve de publikigo de la listo de ĉinaj produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, Usono intensigas tian agadon, minacante pliigi la valoron ĝis 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Pri tio la internacia komunumo sinsekve kritikis Usonon pri ĝia unuflankeco kaj riproĉis Usonon, ĉar ĝi lanĉis la komercan militon, malobservas la merkatajn regularojn kaj rompas la mondan komercan ordon.

Tom Watkins, konsilisto de usona Ĉina Komerca Ĉambro en Detrojto, diris, ke eskalado de la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono estas maloportuna kaj nenecesa. Li aldonis, ke estas neniu gajninto en komerca milito.

Usona lanĉo de la komerca milito alportas riskon al aliaj mondaj ekonomiaj unuoj. Brita amaskomunikilo Ĉiela Novaĵo raportis, ke la decido de la usona registaro samtempe intensigos komercan disputon inter Usono kaj aliaj ekonomiaj unuoj, inkluzive de EU.

Japana ĵurnalo Mainichi Shimbun raportis, ke submeto de aldonaj tarifoj alportas gigantajn nestabilajn faktorojn al la monda ekonomio. La ĵurnalo Sankei Shimbun montris, ke serioj da komercaj protektaj rimedoj de Usono suferas oponon de ĝiaj aliancoj, kaj tia komerca protektismo rompas la mondan komercan ordon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin