Komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono ne skuas ĝeneralan tendencon de ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2018-06-20 14:36:32     Redaktoro:Selena

Responde al agado de la usona registaro pri submeto de aldonaj tarifoj al ĉinaj produktoj, ĉinaj ekonomikistoj diris, ke tiaj rimedoj havas limigitajn influojn al la ĉina ekstera komerco. Estas prognozite, ke la ĉina ekonomio tenos tendencon de stabila kaj sana disvolviĝo.

Li Xunlei, unuaklasa ekonomikisto de la valorpapera kompanio Zhongtai, opinias, ke Usono, spite al la fakto de kunlaboro kaj kungajno en komerco inter Ĉinio kaj Usono, unuflanke publikigis tian liston, kaj tio estas tute malhonesta kaj tro obstina. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Usono reciproke sin kompletigas en komerco, neniu volas vidi reciprokan damaĝon.

Hua Changchun, unuaklasa ekonomikisto de la valorpapero Guotai Junan, diris, ke la rimedoj de Usono havas limigitajn influojn al la ĉina ekstera komerco. Hua aldonis, ke sekve Ĉinio unuflanke devas persisti en fleksebleco en venontaj intertraktadoj kaj aliflanke devas fari pli da malfermo.

Tiuj profesiuloj montris, ke la usona kaprico ne povas skui la ĝeneralan tendencon de la ĉina ekonomio. Ĉinio rapidigas sian malfermon, kaj tio estas necesa elekto kiel por altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio, kaj tiel ankaŭ por konstruado de moderna ekonomia sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin