Novaĵoj (Junio 20)

(GMT+08:00) 2018-06-20 17:56:26     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 20a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi: Xi Jinping interparolas kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio, kaj Usono retiriĝis el Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN.

La 19an de junio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, interparolis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Popoldemokratia Respubliko. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nord-Koreio kaj pri la situacio de la Korea Duoninsulo, kaj ili unuanime konsentis pli bone konservi, solidigi kaj disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Nord-Koreio, kune gardi la pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo, kaj fari pozitivan kontribuon por la paco, stabileco, prospero kaj evoluo de la mondo kaj la regiono.

Xi Jinping diris, ke ili ĝojas vidi, ke kamarado prezidanto Kim Jong Un kaj prezidento Donald Trump havis gravan renkontiĝon en Singapuro, alvenis al la principeca komuna ideo pri sennukleigo de la duoninsulo kaj pri konstanta paco de la duoninsulo, kaj al tio ĉi ĉio Ĉinio donas altan takson, kaj ke kamarado prezidanto Kim Jong Un speciale venis al Ĉinio por fari viziton, kio enkorpigas lian altan atenton al strategia komunikiĝado de la du partioj kaj la du landoj.

Xi Jinping emfazis, ke en malpli ol tri monatoj li tri fojojn renkontiĝis kun kamarado prezidanto, kio montris klaran direkton por la disvolviĝado de la rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj, kaj malfermis novan ĉapitron de la rilatoj inter Ĉinio kaj Nord-Koreio.

Kim Jong Un diris, ke li tre ĝojas denove renkontiĝi kun ĝenerala sekretario Xi Jinping post nur mallonga tempo. Li emfazis, ke Ĉinio estas granda, amika najbaro de Nord-Koreio, kamarado ĝenerala sekretario Xi Jinping estas ilia tre estimata kaj konfida granda gvidanto. Li dankis, ke kamarado ĝenerala sekretario Xi Jinping, la ĉinaj partio, registaro kaj popolo ĉiam donas sinceran amikecon kaj trezoran subtenadon al li mem, la nordkoreaj partio, registaro kaj popolo. Li diris, ke li gvidas la tutan anaron de la Korea Laborista Partio kaj la nordkorean popolon plenumi la gravan komunan ideon atingitan de li kaj kamarado ĝenerala sekretario kaj konduki la nerompeblajn rilatojn inter Nord-Koreio kaj Ĉinio al pli alta nivelo.

Sekve de publikigo de la listo de ĉinaj produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, Usono intensigas tian agadon, minacante pliigi valoron ĝis 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Pri tio la internacia komunumo sinsekve kritikis Usonon pri ĝia unuflankeco kaj riproĉis Usonon, ĉar ĝi lanĉis la komercan militon, malobservas la merkatajn regularojn kaj rompas la mondan komercan ordon.

Tom Watkins, konsilisto de usona Ĉina Komerca Ĉambro en Detrojto, diris, ke eskalado de la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono estas maloportuna kaj nenecesa. Li aldonis, ke estas neniu gajninto en komerca milito.

Usona lanĉo de la komerca milito alportas riskon al aliaj mondaj ekonomiaj unuoj. Brita amaskomunikilo Ĉiela Novaĵo raportis, ke la decido de la usona registaro samtempe intensigos komercan disputon inter Usono kaj aliaj ekonomiaj unuoj, inkluzive de EU.

Japana ĵurnalo Mainichi Shimbun raportis, ke submeto de aldonaj tarifoj alportas gigantajn nestabilajn faktorojn al la monda ekonomio. La ĵurnalo Sankei Shimbun montris, ke serioj da komercaj protektaj rimedoj de Usono suferas oponon de ĝiaj aliancoj, kaj tia komerca protektismo rompas la mondan komercan ordon.

Responde al agado de la usona registaro pri submeto de aldonaj tarifoj al ĉinaj produktoj, ĉinaj ekonomikistoj diris, ke tiaj rimedoj havas limigitajn influojn al la ĉina ekstera komerco. Estas prognozite, ke la ĉina ekonomio tenos tendencon de stabila kaj sana disvolviĝo.

Tiuj profesiuloj montris, ke la usona kaprico ne povas skui la ĝeneralan tendencon de la ĉina ekonomio. Ĉinio rapidigas sian malfermon, kaj tio estas necesa elekto kiel por altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio, kaj tiel ankaŭ por konstruado de moderna ekonomia sistemo.

En la nokto de la 18a de junio, la registaro de Trump publikigis deklaron, minacante submeti aldonan 10-procentan tarifon al ĉinaj produktoj kun valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj surbaze de la antaŭa valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj. Tio celas venĝi kontraŭ Ĉinio, kiu "ne intencas ŝanĝi la maljustan agadon pri aĉeto de usonaj intelektaj proprietaĵoj kaj teknikoj".

Pri tio proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio faris paroladon responde al la deklaro, kritikante, ke tia premdona kaj ĉantaĝa agado de Usono malakordiĝas al komunaj konsentoj atingitaj de la du flankoj en pluraj konsiliĝoj kaj desperigas la internacian komunumon. Se Usono publikigos la liston, Ĉinio devigite prenos sintezan rimedon konsistantan el kvanto kaj kvalito por forte rebati ĝin.

De 50 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis 200 miliardoj da usonaj dolaroj, tio signifas, ke se la listo estos efektivigita, la usona merkato pretas fermi la pordon kontraŭ ĉinaj varoj. Estas neprudente kaj eĉ freneze!

"Komerca terorismo" ne povas savi Usonon, plie ĝi damaĝas la ekonomian tutmondiĝon, multflankan komercan sistemon kaj tutmondan industrian ĉeneron. La internacia komunumo devas kiel eble plej frue kunlabori por kune rezisti kontraŭ la terorisma komerca milito kaj fiaskigi ĝin.

Usona oficialulo deklaris merkrede, ke Usono retiriĝis el la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN.

Posttagmeze de la sama tago en la usona Ŝtata Departemento, usona konstanta delegito en UN Nikki Haley deklaris la decidon. Usono deklaris, ke la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN havas antaŭjuĝon al Israelo kaj ne povas efike protekti homajn rajtojn.

En la sama tago, Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN esprimis bedaŭron pri tio. Stéphane Dujarric, proparolanto de Guterres diris, ke Guterres esperis, ke Usono povos resti en la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN. La homrajta framo de UN ludas tre gravan rolon por akceli kaj konservi la aferon de homaj rajtoj en la mondo.

La 19an de junio la registaro de Trump proklamis, ke Usono retiras sin el la Konsilio pri Homaj Rajtoj (KHR) ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj por tio respondeculoj de instancoj pri homaj rajtoj ĉe UN sentas bedaŭron.

Zeid Ra'ad Zeid Al-Hussein, alta komisaro de la Oficejo pri Homaj Rajtoj ĉe UN, diris, ke la ago de Usono ne lin mirigis, sed tre desperigis. "Konsidere la nunan situacion de homaj rajtoj en la mondo, Usono devus marŝi antaŭen, sed ne retroirus."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin