Usona retiriĝo el KHR ĉe UN desperigas ĝiajn respondeculojn

(GMT+08:00) 2018-06-20 15:29:01     Redaktoro:Xiong

La 19an de junio la registaro de Trump proklamis, ke Usono retiras sin el la Konsilio pri Homaj Rajtoj (KHR) ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj por tio respondeculoj de instancoj pri homaj rajtoj ĉe UN sentas bedaŭron.

Zeid Ra'ad Zeid Al-Hussein, alta komisaro de la Oficejo pri Homaj Rajtoj ĉe UN, diris, ke la ago de Usono ne lin mirigis, sed tre desperigis. "Konsidere la nunan situacion de homaj rajtoj en la mondo, Usono devus marŝi antaŭen, sed ne retroirus."

Vojistav Suc, prezidanto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN, en sia deklaro emfazis la gravecon de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN kaj ĝian rolon, kiu estis neanstataŭigebla dum la 12 jaroj depost la fondiĝo de la Konsilio.

La Usona Ligo de Civila Libero, nun partoprenanta en kunveno de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN en Ĝenevo, deklaris, ke la ago de la registaro de Trump malobservas la valorkoncepton de Usono, kaj tiuj izolismaj rimedoj nur damaĝas la interesojn de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin