Xi Jinping intervidiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio

(GMT+08:00) 2018-06-20 19:49:33     Redaktoro:Xiong

La 20an de junio, en la nacia hotelo Diaoyutai, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto intervidiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la korea Komisiono pri Ŝtataj Aferoj.

Xi Jinping rimarkigis, ke prezidanto Kim Jong Un en cent tagoj trifoje venis al Ĉinio por renkontiĝo kun li, kaj la du partioj kune malfermis novan historion por la alttavola kontaktiĝo, kaj ke ili ĝojas vidi, ke la grava interkonsento atingita de la du partioj estas popaŝe plenumata, la amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Nord-Koreio radias novan viglecon, la paciĝo de la Korea Duoninsulo estas plifortigata, kaj la nova strategia vojlinio de la Korea Laborista Partio, puŝi la korean socialisman aferon antaŭen, estas efektivigata.

Kim Jong Un diris, ke tiu ĉi vizito al Ĉinio estas bona okazo por plifortigi la amikecon inter li kaj kamarado ĝenerala sekretario kaj la rilatojn inter la du landoj, kaj ke li faras plejeblon, kune kun ĉinaj kamaradoj, por ke la rilatoj inter Nord-Koreio kaj Ĉinio sin levu al nova alto, kaj oferas sian forton por la paco kaj stabileco de la mondo kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin