Ĉinio bedaŭras pri retiriĝo de Usono el la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN

(GMT+08:00) 2018-06-20 20:42:28     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 20a de junio Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio ĉiam estas por kaj strebas al konservo de plurismo, subteno de laborado kadre de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN, kaj akcelo kaj protekto de homaj rajtoj en la monda sfero.

Estas la raporto, ke en la 19a de junio Nikki Haley, usona reprezentanto rezidanta en UN proklamis, ke Usono sin retiras el la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN. Por tio Geng Shuang komentis:

"Ĉinio bedaŭras pri la decido de Usono retiriĝi el la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN. La Konsilio, rajtigite de la Ĝenerala Asembleo, estis establita, kaj ĝi estas grava platformo por homaj rajtoj en la tuta mondo kaj sekve devas esti respektata de ĉiuj partioj. Ĉinio ĉiam estas por kaj strebas al konservo de plurismo, subteno de laborado en la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN, kaj akcelo kaj protekto de homaj rajtoj en la monda sfero."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin