Fokusoj de la Semajno (Jun. 22)

(GMT+08:00) 2018-06-21 16:15:02     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, interparolis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), marde en Pekino.

La du gvidantoj sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri la nuna disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR kaj la situacio en la Korea Duoninsulo. Ili konsentis subteni, firmigi kaj disvolvi rilatojn inter Ĉinio kaj la KDPR, kune antaŭenpuŝi la bonan tendencon de paco kaj stabileco de la Korea Duoninsulo kaj pozitive kontribui por protekto de paco, stabileco, prospero kaj disvolviĝo de la regiono kaj la tuta mondo.

Xi diris, ke Ĉinio ĝojas vidi principajn konsentojn kaj pozitivajn rezultojn atingitajn en la grava pintkunveno inter kamarado prezidanto kaj usona prezidento Donald Trump en Singapuro pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj starigo de mekanismo de longedaŭra paco en la duoninsulo, kaj ke Ĉinio alte taksas la pintkunvenon. Xi emfazis, ke li kaj Kim renkontiĝis tri fojojn en malpli ol tri monatoj, kio montris la direkton por la disvolvado de rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj kaj malfermis novan ĉapitron en la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR. Li diris, ke malgraŭ ŝanĝiĝoj de la internacia kaj regiona situacio, la firma starpunkto de la KPĈ kaj la ĉina registaro pri firmigo kaj disvolvado de la rilatoj kun la KDPR restas senŝanĝa, la amikeco de la ĉina popolo kun la popolo de la KDPR restas senŝanĝa, kaj la subteno de Ĉinio al socialisma KDPR restas senŝanĝa,

Kim diris, ke la pintkunveno inter la KDPR kaj Usono atingis pozitivajn rezultojn konforme al la interesoj de koncernaj partioj kaj la atendoj de la internacia komunumo. Kim diris, ke li tre ĝojas denove renkontiĝi kun ĝenerala sekretario Xi Jinping en mallonga tempo. Li emfazis, ke Ĉinio estas la amika najbaro de la KDPR, kaj kamarado ĝenerala sekretario Xi Jinping estas granda gvidanto, tre respektata kaj fidata de la popolo de la KDPR. Kim aldonis, ke li aprezas la sinceran amikecon kaj valorajn subtenojn de kamarado ĝenerala sekretario Xi Jinping kaj la KPĈ, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo al li, la Korea Laborista Partio, la registaro kaj la popolo de la KDPR.

Usono marde anoncis sian retiron el la Homrajta Konsilio de la UN, markante la plej freŝan foriron de la registaro de Trump el internacia institucio. Usona konstanta reprezentanto al la UN, Nikki Haley, diris, ke la konsilio ne povis konduki la plej gravajn, dramajn kaj sistemajn ŝanĝojn postulatajn de Usono. Ŝi akuzis la konsilion, ke ĝi protektas atencantojn de homaj rajtoj kaj estas kloako de politika antaŭjuĝo.

Por reekvilibrigi la situacion, la Eŭropa Komisiono decidis meti aldonajn tarifojn sur iujn usonajn varojn importitajn al la Eŭropa Unio en respondo al la tarifoj nove truditaj de Usono al importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj.

Tiu rimedo direktita al varoj kun la valoro de 2,8 miliardoj da eŭroj validiĝos en la 22a de junio. La nova decido difinis la listigitajn varojn kaj tarifojn. La usonaj varoj, sur kiujn estos metitaj aldonaj tarifoj ĉe landlimoj de la EŬ, inkluzivas ŝtalajn kaj aluminiajn kaj agrikulturajn produktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin