Novaĵoj (Junio 21)

(GMT+08:00) 2018-06-21 17:14:19     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 21a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi: Xi Jinping intervidiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio, kaj Usona kaprico detruis komercan interkonsiliĝon. Bonvole daŭrigu vian aŭskulton!

La 20an de junio, en la nacia hotelo Diaoyutai, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto intervidiĝis kun Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la korea Komisiono pri Ŝtataj Aferoj.

Xi Jinping rimarkigis, ke prezidanto Kim Jong Un en cent tagoj trifoje venis al Ĉinio por renkontiĝo kun li, kaj la du partioj kune malfermis novan historion por la alttavola kontaktiĝo, kaj ke ili ĝojas vidi, ke la grava interkonsento atingita de la du partioj estas popaŝe plenumata, la amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Nord-Koreio radias novan viglecon, la paciĝo de la Korea Duoninsulo estas plifortigata, kaj la nova strategia vojlinio de la Korea Laborista Partio, puŝi la korean socialisman aferon antaŭen, estas efektivigata.

Kim Jong Un diris, ke tiu ĉi vizito al Ĉinio estas bona okazo por plifortigi la amikecon inter li kaj kamarado ĝenerala sekretario kaj la rilatojn inter la du landoj, kaj ke li faras plejeblon, kune kun ĉinaj kamaradoj, por ke la rilatoj inter Nord-Koreio kaj Ĉinio sin levu al nova alto, kaj oferas sian forton por la paco kaj stabileco de la mondo kaj la regiono.

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun nepala ĉefministro K.P. Sharma Oli en la 20-a de junio en Pekino. Xi diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Nepalo en la kadro de la iniciato de Zono kaj Vojo kaj establi modelon de ampleksa reciprokprofita kunlaboro.

Xi diris, ke Ĉinio aplaŭdas, ke Nepalo firme persistas en politiko de unu Ĉinio, kaj Ĉinio senŝanceliĝe subtenas sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon de Nepalo kaj respektas socian sistemon kaj disvolvan vojon elektitan de Nepalo laŭ ties propra stato.

Xi akcentis, ke la duflankaj rilatoj frontas al novaj ŝanĉoj, kaj la du flankoj devas striktigi komunikadon, plifortigi interŝanĝojn pri strategioj, plu persisti ĉe la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto, respekti kaj kompreni kernajn interesojn kaj zorgojn unu de la alia, solidigi politikan bazon de la duflankaj rilatoj kaj altigi la politikan nivelon de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas kune kun Nepalo plifortigi infrastrukturan interligon kaj interkunlaboron en la kadro de la Zono kaj Vojo kaj aktivigi kunagadon en postkatastrofa rekonstruado kaj en ekonomio, komerco kaj investo, kaj fine, establi la modelon de ampleksa reciprokprofita kunlaboro kun Nepalo.

K.P. Sharma Oli diris, ke Nepalo volas plivastigi kunlaboron en la nova situacio kaj aktive partopreni en la konstruado de la Zono kaj Vojo.

La 21an de junio Gao Feng, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio, en Pekino diris, ke la komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono iam venis en interkonsenton, sed Usono pri tio kapricis. Li emfazis, ke por respondi al la usonaj rimedoj Ĉinio alprenos fortajn paŝojn, kvante kaj kvalite samecajn.

En tiutage gazetara konferenco Gao Feng diris:

"Surbaze de la interkonsento formiĝinta la 19an de majo en Vaŝingtono, Ĉinio kaj Usono komence de junio en Pekino faris interkonsiliĝon pri agrikulturo, energifonto kaj aliaj. Ĉinio opiniis, ke tiuj interkonsiliĝoj estis pozitivaj kaj konstruemaj, kaj ili konformis al la interesoj de la dulandaj popoloj, al la fiksita ritmo de la ĉina reformo kaj malfermo, kaj al la principoj de la Monda Komerca Organizaĵo. Sed bedaŭrinde, Usono kaprice provokis komercan militon, kontraŭ tio Ĉinio devas fari fortan reagon. Usono kutimas alte teni bastonon en intertraktado, sed tio ne efikas al Ĉinio. Tia senracia agado de Usono ne helpas solvi problemon."

Komisiono de EU publikigis anoncon en la 20a de junio, ke ĝi metos aldonajn tarifojn al usonaj produktoj kun valoro de 2,8 miliardoj da eŭroj ekde la 22a ĉimonate por rebati Usonon pro ĝia submeto de aldonaj tarifoj al ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj de EU.

La komisiono diris, ke ĉifoje usonaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj kaj agrikulturaj produktoj estos impostitaj laŭ aldonaj tarifoj, kaj tio konformas al regularo de la Monda Komerca Organizo.

Komitatano Cecilia Malmström diris en tiu tago, ke estas ne alia elekto por EU pro la usona unuflanka kaj nejusta decido.

Usona komerca ministro Wilbur Ross deklaris en la 31a de majo, ke Usono impostos 25-procente ŝtalajn produktojn kaj 10-procente aluminiajn produktojn el EU, Kanado kaj Meksiko.

Laŭ statistiko de EU, produktoj kun valoro de 6,4 miliardoj da eŭroj estos influataj de la usona decido. Por reekvilibrigi la komercon, EU submetos aldonajn tarifojn al importaj usonaj produktoj kun valoro de 2,8 miliardoj da eŭroj.

En la regula gazetara konferenco de la 20a de junio Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio ĉiam estas por kaj strebas al konservo de plurismo, subteno de laborado kadre de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN, kaj akcelo kaj protekto de homaj rajtoj en la monda sfero.

Merkrede vespere Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN konfirmis, ke ĝi ricevis oficialan anoncon de Usono pri retiriĝo. Laŭ koncerna proceduro, la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN petos la Ĝeneralan Asembleon de UN elekti novan membron anstataŭ Usono.

Matene de la sama tago dum la 38a Konferenco de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN, okazinta en Ĝenevo, diverslandaj reprezentantoj sinsekve faris parolon pri retiriĝo de Usono. Vojislav Suc, prezidanto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN emfazis, ke la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN estas en la mondo la ununura interregistara platformo ĉe kiu oni povas diskuti pri homaj rajtoj. Se demandoj pri homaj rajtoj ne povas esti diskutataj en la Konsilio, ili ankaŭ ne povas efike solvitaj en iu ajn loko.

En la vespero de la 20-a de junio, Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo okazigis vesperon de filmoj en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo. Ankaŭ okazis ceremonio por fondiĝo de Ligo de Filmfestivaloj en la kadro de la Zono kaj Vojo.

Ĉijare la filmfestivalo unuafoje aranĝas tute novan parton, tio estas filmsemajno, en la kadro de Zono kaj Vojo. Dum la semajno, sume 26 filmoj el 26 landoj laŭ la itineroj de la Zono kaj Vojo estas eksponataj, kaj inter ili 8 filmoj estis elektitaj kiel kvalifikitaj filmoj al konkursoj de la filmsemajno. En la vespero, la filmo Kristnaska Anaŭvespero el Pollando gajnis premion "plej ŝatata filmo de spektantoj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin