Ĉinio trankvile reagas al usona sinteno

(GMT+08:00) 2018-06-21 16:39:38     Redaktoro:Xiong

Kiel evoluos la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono? Al la demando Gao Feng, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio, respondis en la gazetara konferenco de la 21a de junio, ke la usonan kapricemon ĉiuj rigardas. Li emfazis, ke, kiel ajn ŝanĝiĝas la sinteno de Usono, Ĉinio estas trankvila reagi al tio.

"Ni, laŭ la fiksita ritmo, insistas en konsidero pri la interesoj de la popolo, en antaŭenpuŝo de reformo kaj malfermo, en akcelo de ekonomie altkvalita evoluigo, kaj en rapidigo de konstruado de moderna ekonomisistemo. La ĉina ekonomio havas brilan perspektivon, kaj pri tio ni estas plenaj de memfido."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin