"Teo kaj Amo" en Elementa Lernejo Baiyangshujie

(GMT+08:00) 2018-06-22 14:33:13     Redaktoro:Ĝoja

La dua tago (15-a de junio)

Teo kaj Sopiro
(Wei Yubin, esperanta nomo Jado, Ĉinio)



Mi venis el foro,

Maro estas hejmlando,

Ĝi levis mian revon,

Nutras mian vivon,

Ho, maro!

Mia hejmlando.

Mi venis el foro,

Monto estas mia sonĝo,

Ĝi revis mian koron,

Amarigis mian sopiron,

Ve, maro!

Mia nedisigebla lando.

Mi silentas en foro,

Teo estas efika kuracilo,

Ĝi flariĝis bonodoro,

Gustumiĝas amaro,

A, maro!

Mia a~mara lando.

Se ektrompos en la vivo
(Alexander Pushki, Rusio)

Preĝo sub la verda standardo
(L. L. Zamenhof, Pollando)


 

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l'amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiujn malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale enkoro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput' religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni sentas nun, filoj de l' tuta homaro
Ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale:
Popolo popolon atakas kruele,
Frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervor,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.

Deklamo en la ĉina versio.

La hejmosopiro
(Yu Guangzhong, Ĉinio)


 

La ĉina versio

乡愁

小时候,

乡愁是一枚小小的邮票,

我在这头,

母亲在那头。

长大后,

乡愁是一张窄窄的船票,

我在这头,

新娘在那头。

后来啊,

乡愁是一方矮矮的坟墓,

我在外头,

母亲在里头。

而现在,

乡愁是一湾浅浅的海峡,

我在这头,

大陆在那头。

ludo de ĉina muzikilo Guzheng.


1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin