Novaĵoj  (Junio 22)

(GMT+08:00) 2018-06-22 17:04:15     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 22a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping renkontiĝis kun respondeculoj de monde famaj kompanioj, kaj Ĉinio prenos sintezajn rimedojn en kvanto kaj kvalito responde al tiel nomata listo de aldonaj tarifoj farita de Usono. Nun bonvole aŭskultu novajojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun tiuj respondeculoj de monde famaj kompanioj, kiuj venis al Pekino por ĉeesti specialan rondtablan pintkunvenon de Komisiono de Tutmondaj Plenumaj Ĉefadministrantoj. Xi montris, ke Ĉinio jam praktikis la politikon de reformo kaj malfermo dum 40 jaroj, kaj, rigardante la estontecon, Ĉinio havas pli da konfido pri reformo kaj malfermo kaj kredas, ke malfermo estas la ŝlosilo por disvolviĝo de la lando.

En tiu tago, ĉirkaŭ la ĉeftemo de malfermo, kunlaboro kaj kungajno de la pintkunveno, plenumaj ĉefadministrantoj el Usono, Britio, Francio, Germanio kaj Aŭstralio parolis siajn opiniojn pri la iniciato de Zono kaj Vojo, novigo kaj intelekta produktado, verda disvolviĝo kaj tutmonda regado. Xi serioze aŭskultis ilian paroladon kaj respondis iliajn konsilojn kaj proponojn.

Xi montris, ke en pasintaj 40 jaroj okazis granda ŝanĝiĝo en Ĉinio, kaj la ĉina ekonomio kontinue kaj rapide kreskas, kio helpas pli ol 700 milionoj da homoj sin liberigi el malriĉeco laŭ normo de UN.

Xi diris, ke de 2017 la monda ekonomio montris bonan tendencon, tamen ĝia kreskado ankoraŭ estas malvigla. Cetere komerca protektismo, izolismo kaj naciismo ardas, paco kaj disvolviĝo de la mondo frontas al pli komplika kaj akra situacio. Li emfazis, ke en la nuna situacio, necesas mano en mano kune fronti al defioj. Sorto de la mondo devas esti en manoj de ĉiuj landoj, kaj internaciaj aferoj devas sub regado de ĉiuj landoj.

Xi akcentis, ke dum evoluigo de la ĉina ekonomio kaj profundigo de reformo kaj malfermo, la ekstera kapitalo ludas pozitivan rolon. Ĉinio ne fermos sian pordon, sed male, malfermos ĝin pli kaj pli larĝe.

Ĉeestantaj reprezentantoj diris, ke translandaj kompanioj profitas de la ĉina longedaŭra disvolviĝo, farante sian kontribuon al la disvolviĝo. La iniciato de Zono kaj Vojo konformas al tendenco de la epoko kaj alportas disvolviĝon kaj prosperon al landoj laŭ la itineroj. Ili volas aktive partopreni en konstruado de la Zono kaj Vojo kaj plivastigi kunlaboron kun Ĉinio en novigo kaj intelekta produktado, verda disvolvado kaj tutmonda regado.

Responde al deklaro publikigita de la usona Blanka Domo en la 18a de junio, Gao Feng, proparolanto de ĉina Komerca Ministerio diris en gazetara konferenco en la 21a de junio, ke se Usono publikigos la tiel nomatan liston de submeto de aldonaj tarifoj al ĉinaj produktoj, distordos regulojn de internacia komerco kaj rezultigos nejustan komercon, Ĉinio estas preta por preni sintezajn rimedojn en kvanto kaj kvalito kontraŭ tio kaj firme defendi interesojn de la ŝtato kaj la popolo.

En la gazetara konferenco de la 21a de junio Gao Feng, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio, diris, ke Ĉinio rimarkis la fortan maltrankviliĝon de la usona interno pri la limimpostaj rimedoj unuflanke alprenitaj de la usona registaro, kaj la nombro de kontraŭuloj ĉiam pli kreskas kaj la sfero ankaŭ ĉiam pli grandiĝas.

"La kapricemaj agoj de Usono ne nur desperigis Ĉinion kaj la internacian socion, sed ankaŭ vekis grandan proteston en la usona interno. La protektismaj rimedoj unuflanke alprenitaj de Usono definitive damaĝos la interesojn de usonaj entreprenoj, laboristoj kaj kampistoj kaj la bonojn de la monda ekonomio, kaj sekve de tio, la protesta voĉo ankoraŭ pli grandiĝos. Ni esperas, ke Usono rekte rigardu la alvokojn venantajn el diversaj rondoj kaj revenu sur la ĝustan vojon."

La altranga kunveno por la 50-jariĝo de la Konferenco pri Ekstera Spaco ĉe UN aprobis dokumenton, en kiun oni unuafoje interkonsentis enskribi la gravan koncepton pri la homara sortkomunumo, ligitan al la paca utiligo de la ekstera spaco.

Por tio Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 21a de junio diris, ke tio konformas al la reala bezono de administrado en la ekstera spaco kaj sekvas la ĝeneralan deziron de la internacia socio. Li emfazis intertempe, ke Ĉinio volas kune kun ĉiuj landoj klopodi kaj fari sian novan kontribuon, por ke efektiviĝu la aspiro pri la sortkomunumo de la esktera spaco.

La 19an de junio en Vaŝingtono, usona konstanta delegito en UN Nikki Haley deklaris, ke Usono retiriĝis el Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN. Usono deklaris, ke la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN havas antaŭjuĝon al Israelo kaj ne povas efike protekti homajn rajtojn. Internacia komunumo alte atentas la eventon kaj gvidantoj kaj registaroj de kelkaj landoj publikigis deklaron kaj esprimis bedaŭron pri la agado de Usono.

Konstantin Kosachev, prezidanto de Rusa Federacia Konsilio pri Internaciaj Aferoj diris, ke retiriĝo de Usono montris ĝian malfortecon kaj malkaŝis, ke ĝi ne kapablas protekti sian starpunkton.

Aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj Julie Bishop esprimis malesperon al la decido de Usono. Bishop diris, ke Aŭstralio havas samajn komunajn zorgojn kun Usono en la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN. Aŭstralio forte esperas, ke Usono ankoraŭ estus membro de la Konsilio.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavlov kaj vizitanta ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, kune alvoki trakti internaciajn demandojn per multflanka diplomatio.

Laŭ informo de rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Sergei Lavlov kaj Antonio Guterres diris en gazetara konferenco, ke UN devas ludi pli da rolo por trakti internaciajn aferojn, precipe en solvo de regionaj konfliktoj. Realigo de la celo dependas de komunaj klopodoj de la internacia komunumo, kaj neeblas konvene trakti komplikajn internaciajn eventojn per unuflanka agado de iu lando.

Antonio Guterres diris, ke Rusio estas unu el gravaj kunlaborantoj de UN por solvi tutmondajn problemojn. Nun la mondo havas profundan ŝanĝiĝon, kaj pluraj komplikaj kaj akraj problemoj estas interplektitaj, kio estas nesolvebla nur per unu lando. Tial estas tre grave persisti en multflanka diplomatio surbaze de la Ĉarto de UN.

Pri la siria problemo, Guterres diris, ke diversaj partioj de Sirio faris gravan decidon en Tutlanda Dialoga Kunveno de Sirio, kiu okazis en Soĉio en januaro ĉijare. Nun UN kaj Rusio kune klopodas por antaŭenpuŝi efektivigon de la decido kaj fondon de Konstitucia Komitato de Sirio por eviti dividiĝon de Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin