Internacia Komunumo alte atentas retiriĝon de Usono el Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN

(GMT+08:00) 2018-06-22 14:53:15     Redaktoro:Shanshan

19an de junio en Vaŝingtono, usona konstanta delegito en UN Nikki Haley deklaris, ke Usono retiriĝis el Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN. Usono deklaris, ke la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN havas antaŭjuĝon al Israelo kaj ne povas efike protekti homajn rajtojn. Internacia komunumo alte atentas la eventon kaj gvidantoj kaj registaroj de kelkaj landoj publikigis deklaron kaj esprimis bedaŭron pri la agado de Usono.

Konstantin Kosachev, prezidanto de Rusa Federacia Konsilio pri internaciaj aferoj diris, ke retiriĝo de Usono montris ĝian malfortecon kaj malkaŝis, ke ĝi ne kapablas protekti sian starpunkton.

Aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj Julie Bishop esprimis malesperon al la decido de Usono. Bishop diris, ke Aŭstralio havas samajn komunajn zorgojn kun Usono en la Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe UN. Aŭstralio forte esperas, ke Usono ankoraŭ estus membro de la Konsilio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin