En Changsha okazos kunveno de altaj ranguloj por la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2018-06-22 19:46:10     Redaktoro:Xiong

Por plenumi la Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro la 15a kunveno de altaj ranguloj okazos la 27an de junio en la urbo Changsha, Ĉinio. Tiun ĉi informon konfirmis Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la regula gazetara konferenco de la 22a de junio.

Geng Shuang diris, ke Ĉinio, kun la landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, profunde interŝanĝos opinion pri tio, kiel plenumi la Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, kiel antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron surmaran, kaj kiel interkonsiliĝi pri Kondutreguloj en la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin