Sud-Koreio kaj Nord-Koreio venis al interkonsento pri rekuniĝo de disigitaj familianoj

(GMT+08:00) 2018-06-23 14:52:39     Redaktoro:Xiong

La 22an de junio la sudkorea kaj nordkorea delegacioj faris intertraktadon ĉe la Ruĝa Kruco en Kumgangsan, kaj ambaŭ partioj venis al la interkonsento okazigi rekuniĝon de disigitaj familianoj de la 20a ĝis la 26a de junio en Kumgangsan.

Laŭ la komuna bulteno publikigita de la sudkorea flanko, Sud-Koreio kaj Nord-Koreio organizos po cent familianojn partopreni en tiu ĉi rekuniĝo. Ambaŭ partioj planis respektive en la 3a de julio kaj en la 25a de julio interŝanĝi kaj konfirmi la informojn pri la koncernaj familianoj disigitaj kaj en la 4a de aŭgusto definitive fiksi kaj interŝanĝi la nomlistojn de disigitaj familianoj, kiuj povos partopreni en tiuj ĉi aktivecoj.

Tio estos la unuaj rekuniĝaj aktivecoj por disigitaj familianoj inter la sudo kaj la nordo post oktobro de 2015.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin