La 22an de junio en Moskvo okazis interparolo inter la rusa prezidento Putin kaj la nordkorea prezidento Moon Jae-in. Ambaŭ partioj esprimis la deziron, ke la du landoj volas strikte kunlabori, por ke la Korea Duoninsulo estu sennukleigita kaj konstante paca.
Laŭ la informo publikigita en la kremla retejo, en la interparolo Putin diris, ke lastatempe la situacio de la Korea Duoninsulo popaŝe transformiĝas en stabilecon; post kiam Nord-Koreio kaj Sud-Koreio restarigis al si kontaktojn, la du partioj jam estas pretaj plenumi kelkajn konvenciojn kontentigajn; kaj cetere, la dialogo kaj paca intertraktado inter Nord-Koreio kaj Usono estas utila por mildigi la situacion de la Korea Duoninsulo.
Invitite de la rusa prezidento Putin, la sudkorea prezidento Moon Jae-in atingis en la 21a de junio Moskvon kaj faris tritagan oficialan viziton en tiu ĉi lando.