MOM dankas Ĉinion pri kontribuo en meteologia kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-06-23 16:55:36     Redaktoro:Xiong

La 22an de junio Petteri Taalas, ĝenerala sekretario de la Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM), diris, ke Ĉinio faris, kadre de "Zono kaj Vojo", elstaran kontribuon por meteologia kunlaboro internacia kaj regiona, kaj pro tio la Monda Organizaĵo pri Meteologio dankas Ĉinion kaj esperas, ke ĝi kunlaboros kun Ĉinio pli profunde.

Taalas diris, ke en la lastaj dudek jaroj Ĉinio estas en la unua vico de la liverado de publika meteologia servo kaj de pria teknologio en la mondo, multaj ĉinaj spertoj kaj teknologio indas je lernado kaj pruntado por aliaj membroj de la Monda Organizaĵo pri Meteologio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin