Peni krei novan situacion de diplomatio kun ĉinaj karakterizaĵoj

(GMT+08:00) 2018-06-24 14:50:11     Redaktoro:Xiong

La 22an kaj la 23an de junio la laborkunveno pri diplomatio ĉe la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazis en Pekino. Xi Jinping, ĝerenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis, ke Ĉinio devas, en diplomatia laboro, preni kiel gvidilon la socialisman diplomatian penson kun ĉinaj karaktarizaĵoj en la nova epoko, zorgi samtempe pri en- kaj eksterlanda sferoj, firme teni la ĉeflinion servi al prosperigo de la nacio kaj al alcelo de homara progreso, ageme konstrui la sortkomunmon de la homaro, neŝanceleble defendi la suverenecon kaj sekurecon de la lando kaj la disvolvajn interesojn, aktive partopreni kaj konduki la reformon de la tutmonda regad-sistemo, formi pli perfektan reton de partneroj en la mondo, kaj peni krei novan situacion de grandlanda diplomatio kun ĉinaj karakterizaĵoj.

En la kunveno Xi Jinping diris, ke en la pasintaj kvin jaroj, sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio kreeme antaŭenigis la grandlandan diplomation kun ĉinaj karakterizaĵoj kaj formis al si la socialisman diplomatian penson kun ĉinaj karakterizaĵoj en la nova epoko.

Xi Jinping rimarkigis, ke diplomatio estas koncentrita konkretiĝo de la ŝtata volo, kaj sekve la sceptro de diplomatio devas esti en la manoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ke la venontaj kvin jaroj estos la periodo de historia interkruciĝo, t.e. de realiĝo de la "du centjar-celoj", kio por la granda prosperiĝo de la ĉina nacio estas aparte, grave signifa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin