Abadi kaj Sadr proklamis fondi aliancon

(GMT+08:00) 2018-06-24 15:32:28     Redaktoro:Xiong

La iraka ĉefministro Haider al-Abadi kaj la iraka ŝijaisma gvidanto Moqtada al-Sadr proklamis en la 23a de junio, ke la partio al-Nasr Coalition, gvidata de Abadi, kaj la partio al-Sa'iroon Coalition, gvidata de Sadr, por fondi novan registaron, alianciĝas.

Tiun tagon Abadi kaj Sadr faris diskutadon pri fondo de nova registaro en la ŝijaisma sankta urbo Najaf. En la gazetara konferenco post la kunveno Abadi diris, ke al-Nasr Coalition kaj al-Sa'iroon Coalition venis al interkonsento por formi aliancon trans sekto, kaj la nova alianco malfermos sian pordon al ĉiuj aliaj politikaj sektoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin