Zimbabva prezidento trafis bombatakon en amaskunveno de elektado

(GMT+08:00) 2018-06-24 15:59:14     Redaktoro:Xiong

La 23an de junio la bimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa trafis bombatakon en amaskunveno de elektado. Tiu ĉi atako kaŭzis vundiĝon de vicprezidento kaj multaj oficistoj kaj civiluloj, sed Mnangagwa mem ne estis tuŝita.

La amaskunveno de elektado okazis en Bulawayo, la dua granda urbo de Zimbabvo. Kiam Mnangagwa finis sian paroladon kaj descendis de sur la podio, apud li subite okazis eksplodo. La surloka videaĵo montras, ke tiam multaj homoj panikiĝis, forkuris disen, kaj la fumo leviĝis en spiraloj. Poste George Charamba, proparolanto de prezidento, deklaris, ke Mnangagwa mem ne vundiĝis kaj jam sekure translokiĝis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin