Guterres intervidiĝis kun la ĉina delegacio en la dua konferenco de policestroj

(GMT+08:00) 2018-06-24 17:17:07     Redaktoro:Xiong

La 22an de junio, en Nov-Jorko, Antonio Guterres intervidiĝis kun la ĉina delegacio en la dua konferenco de policestroj.

Guterres alte taksis, ke Ĉinio faris gravan kontribuon por la pacprotekta agado de UN. Li diris, ke la ĉina pacprotekta polico pratikas plaj altan normon, severe observas la laborajn regulojn kaj disciplinojn de UN dum plenumado de pacprotekta tasko, kaj manifestas perfektan lertecon kaj virtecon, kaj ĉi tiuj karakteroj ricevis altajn taksojn de ĉiuj flankoj. Unuiĝintaj Nacioj laŭdas, ke Ĉinio subtenas la kapablan konstruadon de pacprotekta polico, kaj esperas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en la pacprotektado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin