Novaĵoj (Junio 25)

(GMT+08:00) 2018-06-25 18:14:48     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25a de junio, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto renkontiĝis kun franca ĉefministro; Ĝenerala sekretario de la UN estas maltrankvila pri eksplodigo celanta zimbabvan prezidenton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun franca ĉefministro Edouard Philippe, dirante, ke Ĉinio volas labori kun Francio por riĉigi la enhavon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

Xi diris, ke nun la mondo travivas profundajn kaj komplikajn ŝanĝojn, kaj ke Ĉinio volas labori kun Francio por ke la duflankaj rilatoj funkciu plu kiel modelo de reciproka respekto, kungajna kunlaboro, interŝanĝoj kaj lernado unu de la alia inter la du landoj. Xi akcentis, ke Ĉinio kaj Francio estas ampleksaj strategiaj partneroj, kaj la du flankoj devas fortigi la konscion pri partneroj kaj persisti en reciproka konfido, egala traktado kaj respekto unu al la alia pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li vokis la du landojn plenforte profundigi pragmatan kunlaboron, efektivigi ĉiujn atingitajn konsentojn pri kunlaboro en frua dato, doni plenan ludon al la gvida rolo de gravaj projektoj kaj nutri novajn punktojn por kreskado de kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio aprezas la aktivan partoprenon de Francio en kunlaboro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj volas integri sian strategion kun tiuj de Francio kaj la Eŭropa Unio subaze de konsiliĝo kaj komuna divido. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la EU por akceli stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Philippe diris, ke la sukcesa vizito de prezidento Emmanuel Macron al Ĉinio en la komenco de la kuranta jaro refoje reflektis la gravecon de la franca-ĉina strategia kunlaboro. Li diris, ke Francio plene fidas pri siaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas profundigi duflankajn komercajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi strategian kunlaboron en nuklea energio kaj aerokosmo. Philippe aldonis, ke la iniciato Zono kaj Vojo estas ideo de kunlaboro fronta al la estonteco kaj konformas al la interesoj de la homaro.

La 20a kunveno de ministroj pri medio de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazis sabate kaj dimanĉe en la ĉina orienta urbo Suzhou por diskuti venontajn direktojn de kunlaboro pri mediprotekto.

Ĉina ministro pri ekologio kaj medio Li Ganjie diris en la kunveno, ke Ĉinio atingis trarompojn en ekologio kaj mediprotekto. Li diris, ke Ĉinio ankaŭ aktive partoprenis en tutmonda mediregado kaj aprobis pli ol 30 konvenciojn aŭ protokolojn pri ekologio kaj medio.

Ankaŭ la ministroj pri medio de Japanio kaj Sud-Koreio faris tonikajn paroladojn en la kunveno.

Li diris en gazetara konferenco post la kunveno, ke la tri ministroj konsentis plene efektivigi la spiriton kaj iniciatojn de la kunveno de gvidantoj de la tri landoj kaj serĉi pli praktikan kunlaboron.

La tri ministroj ankaŭ atingis konsenton por plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en efektivigo de la Tagordo 2030 kaj la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo kaj en la preparo por la 15a Kunveno de Partioj de la Konvencio pri Biologia Diverseco.

Li aldonis, ke la tri flankoj devas esti novigemaj kaj disvolvi la modelon Ĉinio-Japanio-Sud-Koreio plus en kunlaboro pri medio por dividi spertojn kaj atingojn en ĉi tiu kampo kun pli da landoj.

Usona ministro pri defendo James Mattis vizitos Ĉinion de la 26a ĝis la 28a de junio laŭ la invito de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe. Gvidantoj de la ŝtato kaj armeo de Ĉinio renkontiĝos kun li, kaj la du flankoj interŝanĝos opiniojn pri rilatoj inter la armeoj de la du landoj kaj pri demandoj de komuna zorgo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Defendo Ren Guoqiang diris lunde en Pekino, ke disvolvado de sanaj kaj stabilaj rilatoj inter la du armeoj konformas al komunaj interesoj de la du landoj kaj ankaŭ al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo. Ren aldonis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al disvolvado de militaj rilatoj kun Usono kaj esperas, ke la du flankoj iros vidalvide kaj kune klopodos por fari la rilatojn inter la du armeoj gravaj stabiligaj faktoroj de la duflankaj rilatoj.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris dimanĉe, ke la ĝenerala sekretario estas maltrankvila pri la eksplodo dum mitingo de elektkampanjo de la zimbabva reganta partio, kiun ĉeestis prezidento Emmerson Mnangagwa kaj aliaj oficialuloj de la partio.

Zimbabvaj aŭtoritatoj diris, ke la sabata eksplodo en la suda urbo Bulawayo estis murdo kontraŭ prezidento Mnangagwa.

Proparolanto Stephane Dujarric diris, ke la ĝenerala sekretario kondamnis tiajn agojn de perforto kaj vokis, ke la krimuloj estu portitaj al justeco. Guterres deziris rapidan resaniĝon al la vunditoj.

La eksplodo okazis dum la mitingo de la zimbabva reganta partio Afrika Nacia Unio – Patriota Fronto en stadiono. La prezidento estis senvunda en la eksplodo, kiu vundis multajn homojn. Du vicprezidentoj estis laŭdire inter la vunditoj.

La eksplodo en Zimbabvo okazis je kelkaj horoj post atako, kiu celis mitingon en Adis-Abebo kun la ĉeesto de etiopa ĉefministro Abiy Ahmed. Guterres sabate kondamnis la atakon, kiu vundis dekojn da homoj en Etiopio.

Gvidantoj de iuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio okazigis neoficialan kunvenon pri rifuĝintoj sabate en Bruselo. Germana ĉefministro Angela Merkel diris post la kunveno, ke ankoraŭ ne povas esti solvo aprobita de ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio al la demando de rifuĝintoj, kaj ŝi inklinas solvi la demandon de rifuĝintoj per duflankaj aŭ multflankaj interkonsentoj inter la membroŝtatoj.

Estis neniu komunikaĵo kaj gazetara konferenco post la kunveno. Merkel diris al raportistoj, kiam ŝi foriris el la kunvenejo, ke ĉiuj membroŝtatoj havas respondecon pri la demando de rifuĝintoj, kaj ke inter ĉiuj partioj estas malkonsentoj kaj ankaŭ unuanimeco, sed nun ankoraŭ ne povas esti atingita solvo aprobita de ĉiuj membroŝtatoj.

Gvidantoj de 16 el la 28 membroŝtatoj ĉeestis la kunvenon kunvokitan de Jean-Claud Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. La kunveno celis serĉi eŭropan solvon al la demando de rifuĝintoj kaj fari preparon por la pintkunveno de la unio, kiu okazos en la fino de tiu ĉi monato.

Laŭ raporto de turka Novaĵ-agentejo Anadolu, el la unua statistiko rezultis, ke nuna prezidento Recep Tayyip Erdoğan gajnis la prezidentan elektadon en la 24a de junio.

Inter 6 kandidatoj, Erdogan gajnis 52,6% da voĉoj. Post la ĝenerala elektado, la regsistemo de Turkio turniĝos de la parlamenta al la prezidenta.

La rusa Ministerio de Defendo lunde publikigis komunikaĵon, dirante, ke 11 rusaj militaviadiloj lastatempe revenis el Sirio al sia enlanda bazo.

La komunikaĵo diris, ke tiuj aviadiloj, inkluzive de du helikopteroj kaj 9 militaviadiloj, jam finis sian bataltaskon en Sirio kaj revenis al Rusio. Ĝi aldonis, ke ankaŭ la tera personaro de la aerbazo Hmeymim kaj parto de la tera personaro en la aerbazo Tartus revenis al Rusio post finplenumo de taskoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin