Ĉinio plu persistos en reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-06-26 10:25:47     Redaktoro:Selena

Urban Rusnák, ĝenerala sekretario de Internacia Ĉarto de Energio, estis intervjuita de nia raportisto, dirante, ke ĉiuj landoj devas havi siajn proprajn rimedojn por adaptiĝi al novaj ŝanĝiĝoj de la mondo, kaj por Ĉinio la plej efika rimedo estas la politiko de reformo kaj malfermo,

Li klare memoris, ke la aeropoluo de Pekino estis serioza kiam li unuafoje vizitis Ĉinion kiel ĝenerala sekretario de Internacia Ĉarto de Energio en la fino de novembro de 2012. Tamen la stato estas pli kaj pli bonigita en la lastaj jaroj.

"Mi venis al Pekino en ĉiu jaro, kaj tie videblas pli kaj pli ofte blua ĉielo. Mi pensis, ke tia stato kontinue pliboniĝos en estontaj periodoj."

Rusnák rimarkigis, ke en pasintaj 40 jaroj de reformo kaj malfermo, Ĉinio staras en pli kaj pli grava pozicio en la internacia merkato de energio. Sekve de struktura transformiĝo kaj disvolviĝo de la ĉina ekonomio, ĉina konsuma kvanto kaj strukturo de energioj sin turnis de karbominejo kaj petrolo al natura gaso kaj regenerebla energio. Tio alportas neignoreblan influon al la tutmonda sistemo de energio. Li diris:

"Mi atentis, ke la ĉina kampo de energio paŝo post paŝo malfermiĝas, kaj ĉiuj gravaj decidoj faritaj de Ĉinio faras influon al la mondo. Kiel Ĉinio realigu transformiĝon de energio influos konsumon kaj prezon de ĉefaj energioj en la mondo kaj direkton de ĉirilata esploro."

Li alte taksis dukton de natura gaso inter Ĉinio kaj Centra Azio. Li diris, ke la dukto, longa je ĉirkaŭ dek miloj da kilometroj, estas plej longa dukto de natura gaso en la mondo.

"Mi klare memoris, ke multaj eŭropaj fakuloj opinias, ke tio estas absurda kiam ili informiĝis, ke Ĉinio preparas konstrui la dukton de natura gaso inter Turkmenio kaj Ĉinio, ĉar tio estas senprecedenca. Cetere konstruado de la dukto glate funkcias kaj havas altan kvaliton. Tio estas miraklo, kiu realigas la revon."

Parolante pri la ĉina reformo kaj malfermo, li diris:

"Ĉiuj landoj aŭ socioj devas havi siajn proprajn rimedojn por konformi al novaj ŝanĝiĝoj de la mondo aŭ plibonigi la medion. Por progresoj de grandaj landoj, tia iompostioma reformo kaj malfermo estas unika rimedo, kaj neeblas por homoj subite akcepti gigantan ŝanĝiĝon, ĉar ili bezonas tempon."

Li diris ankaŭ, ke en ĉiu jaro multaj ĉinaj studentoj venas al diversaj lokoj de la mondo por fari studadon kaj akceptas eksterajn progresintajn konceptojn, kaj tio estas ege grava por socia evoluigo. Li kredas, ke Ĉinio ne ĉesigas sian paŝon en reformo kaj malfermo.

Internacia Ĉarto de Energio estas internacia organizo konsistanta el 54 membroj. Ĝi gvidas membrojn konvene trakti aferojn pri energio por ke ili konformu al la normoj kaj tiel akcelas malferman, justan kaj relative stabilan internacian merkaton de energio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin