Ĉefo de UN urĝas Sekurecan Konsilion agi per unu voĉo pri Mez-Oriento kaj Nord-Afriko

(GMT+08:00) 2018-06-26 13:17:04     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, lunde urĝis la Sekurecan Konsilion trovi tre bezonatan konsenton por solvi la sennombrajn defiojn en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko.

La ĝenerala sekretario faris la alvokon dum debato en la Sekureca Konsilio, kiu fokusiĝis pri la diversaj demandoj en la regiono. Li diris, ke jardekaj konfliktoj, kune kun la novaj, kaj ankaŭ profunde radikaj sociaj plendoj, malgrandiĝo de demokratia spaco kaj la apero de terorismo kaj novaj formoj de perforta ekstremismo, subfosas pacon, daŭripovan disvolvadon kaj homajn rajtojn. La teritoria integreco de landoj kiel Sirio, Jemeno kaj Libio estas sub minaco. Milionoj da homoj estis forpelitaj el la hejmoj. Kaj la influoj de ĉi tiu nestabileco disvastiĝis al najbaroj kaj aliaj landoj.

La ĝenerala sekretario atentigis la konsilion pri multaj krizoj tra la regiono, kiuj komenciĝis kun la israela-palestina konflikto - la centra demando en la koro de la mez-orienta ŝlimejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin