UN: Granda breĉo inter bezonoj kaj oportunoj de reloĝigo de rifuĝintoj

(GMT+08:00) 2018-06-26 14:55:46     Redaktoro:Yu

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj lunde avertis, ke estas granda breĉo inter la nombro de reloĝigotaj rifuĝintoj kaj lokoj livereblaj de registaroj tra la mondo, kaj 18 jaroj estas bezonataj por reloĝigi la plej vundeblajn rifuĝintojn de la mondo

En la raporto Prognozitaj Bezonoj de Tutmonda Reloĝigo, publikigita en la jara ĉi-rilata forumo en Ĝenevo, la Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj diris, ke la nombro de rifuĝintoj, kiuj bezonas solvon en triaj landoj, kreskis ĝis prognozitaj 1,4 milionoj en 2019, dum la nombro de tutmondaj lokoj por reloĝigo falis ĝis nur 75 000 en 2017.

Filippo Grandi, alta komisaro de la UN pri rifuĝintoj, alvokis, ke pli da landoj akceptu kaj reloĝigu rifuĝintojn, kaj esperis, ke landoj, kiuj jam akceptis rifuĝintoj, klopodos por grandigi la planon pri reloĝigo de rifuĝintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin