Novaĵoj (Junio 26)

(GMT+08:00) 2018-06-26 17:59:41     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26a de junio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi urĝas klopodojn por gajni militon kontraŭ drogaĉoj;Ĉinio kaj Francio promesis konduki pragmatan kunlaboron. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis sekvi vojon kun ĉinaj trajtoj por reteni problemojn rilatajn al drogaĉoj kaj gajni militon kontraŭ drogaĉoj en la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en skriba instrukcio publikigita lunde antaŭ la Internacia Tago por Batalo kontraŭ Drogaĉa Misuzo kaj Neleĝa Ŝakrado.

Marde, la 26an de junio, okaze de la Internacia Tago por Batalo kontraŭ Drogaĉa Misuzo kaj Neleĝa Ŝakrado, la Plej Supera Popola Prokurorejo de Ĉinio publikigis raporton, dirante, ke dum la periodo inter januaro kaj aprilo de 2018, diversnivelaj prokurorejoj de la lando aprobis areston de 31 679 homoj rilataj al 26 248 kazoj de narkotaĵaj krimoj, kaj 35 193 homoj de 28 951 kazoj estis persekutitaj, je 29,7% kaj 18,8% respektive pli ol la sama periodo de la jaro 2013, daŭrigante altpreman tendencon de la batalo kontraŭ narkotaĵaj krimoj. Samtempe, prokurorejoj en diversaj lokoj de la tuta lando intensigis la superrigardon al esploro de rilataj kazoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigis intertraktadon kun sia franca paralelulo Edouard Philippe lunde en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio kaj Francio estas ambaŭ konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj gravaj ekonomioj en la mondo, kaj la duflanka kunlaboro utilas al la du popoloj, ĉina-eŭropaj rilatoj kaj paco, stabileco kaj prospero de la mondo. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Francio por firmigi fidon, kaj profundigi kunlaboron por konstrui pli fortan kaj energian ampleksan strategian partnerecon. Li diris, ke pragmata kunlaboro estas la kromraketo de duflankaj rilatoj, kaj Ĉinio volas labori kun Francio por turni politikan konsenton kaj kunlaboran volon en efektivajn rezultojn kaj antaŭenigi la sinergion de strategiaj industrioj al nova stadio. Li vokis ambaŭ flankojn akceli grandajn projektojn en nuklea energio kaj aerokosmo, kaj fortigi novigeman kunlaboron en cifereca ekonomio, artefarita intelekto kaj pintklasa fabrikado. Ambaŭ flankoj devas akceli faciligon en komerco kaj investado kaj striktigi kunlaboron en agrikulturaj manĝaĵoj, financo, novigo kaj sano. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun la eŭropaj landoj, inkluzive de Francio, por protekti la internaciajn regulojn bazitajn sur la Ĉarto de la UN, multflankecon kaj liberan komercan sistemon kaj trakti tutmondajn demandojn, kiel ekzemple klimatŝanĝiĝon. Li esprimis sian esperon, ke Francio, kiel grava membro de la EU, daŭrigos sian konstrueman rolon en la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU.

Philippe diris, ke Francio volas labori kun Ĉinio por plibonigi politikan fidon, profundigi pragmatan kunlaboron, trakti la malcertajn demandojn en la nuna situacio de la mondo, protekti multflankecon kaj liberan komercan sistemon, kaj oponi protektismon kaj unuflankecon. Philippe vokis ambaŭ flankojn kunlabori pli multe en industrio, ekonomio, civila nukleenergio, aerokosmo kaj interpopolaj interŝanĝoj.

La egipta oficiala novaĵ-agentejo MENA raportis, ke lunde en la sidejo de la Araba Ligo, arabaj landoj diskutis la rimedojn por plifortigi siajn rilatojn kun Ĉinio en diversaj kampoj, inkluzive de paco, sekureco kaj kulturaj interŝanĝoj.

La kunveno celis fari preparon por la oka ministra kunveno de la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj, kiu okazos la 10an de julio en Pekino. La kunveno kun la ĉeesto de konstantaj delegitoj de arabaj ŝtatoj al la Araba Ligo, diskutis kiel konstrui integriĝan partnerecon inter arabaj ŝtatoj kaj Ĉinio per la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo.

La usona Ministerio de Defendo diris lunde, ke ministro pri defendo James Mattis diris antaŭ sia foriro por vizito al Ĉinio, ke lia vizito celas aŭskulti opiniojn de Ĉinio pri disvolvado de strategiaj rilatoj inter la du landoj kaj diskuti kun la ĉina flanko pri demandoj de komuna zorgo.

Mattis vizitos Ĉinion de la 26a ĝis la 28a de junio. Dimanĉe li diris al la akompana gazetara delegacio, ke la du flankoj interŝanĝos opiniojn pri respektivaj militaj strategioj, diskutos pri demandoj de komuna zorgo, itendigos komunajn punktojn kaj diferencojn de la interesoj de ambaŭ flankoj kaj daŭrigos dialogon. Mattis aldonis, ke li plene aŭskultos opiniojn de la ĉina flanko pri disvolvado de duflankaj strategiaj rilatoj kaj eksplikos la usonajn opiniojn.

La Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj lunde avertis, ke estas granda breĉo inter la nombro de reloĝigotaj rifuĝintoj kaj lokoj livereblaj de registaroj tra la mondo, kaj 18 jaroj estas bezonataj por reloĝigi la plej vundeblajn rifuĝintojn de la mondo En la raporto Prognozitaj Bezonoj de Tutmonda Reloĝigo, publikigita en la jara ĉi-rilata forumo en Ĝenevo, la Alta Komisarejo de la UN pri Rifuĝintoj diris, ke la nombro de rifuĝintoj, kiuj bezonas solvon en triaj landoj, kreskis ĝis prognozitaj 1,4 milionoj en 2019, dum la nombro de tutmondaj lokoj por reloĝigo falis ĝis nur 75 000 en 2017.

Filippo Grandi, alta komisaro de la UN pri rifuĝintoj, alvokis, ke pli da landoj akceptu kaj reloĝigu rifuĝintojn, kaj esperis, ke landoj, kiuj jam akceptis rifuĝintoj, klopodos por grandigi la planon pri reloĝigo de rifuĝintoj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, lunde urĝis la Sekurecan Konsilion trovi tre bezonatan konsenton por solvi la sennombrajn defiojn en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko.

La ĝenerala sekretario faris la alvokon dum debato en la Sekureca Konsilio, kiu fokusiĝis pri la diversaj demandoj en la regiono. Li diris, ke jardekaj konfliktoj, kune kun la novaj, kaj ankaŭ profunde radikaj sociaj plendoj, malgrandiĝo de demokratia spaco kaj la apero de terorismo kaj novaj formoj de perforta ekstremismo, subfosas pacon, daŭripovan disvolvadon kaj homajn rajtojn. La teritoria integreco de landoj kiel Sirio, Jemeno kaj Libio estas sub minaco. Milionoj da homoj estis forpelitaj el la hejmoj. Kaj la influoj de ĉi tiu nestabileco disvastiĝis al najbaroj kaj aliaj landoj.

Superkolonelaj oficiroj de Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko lunde atingis konsenton pri restarigo de lineoj de milita komunikado inter la du flankoj en frua dato.

Laŭ la sud-korea Ministerio de Defendo, la du flankoj opiniis, ke por plenumi interkonsenton pri militaj aferoj en la Deklaracio de Panmunjom, estas ege urĝe restarigi lineojn de milita komunikado inter la du armeoj. Ambaŭ konsentis preni necesajn rimedojn por renormaligi funkciadon de la lineo en la okcidenta regiono de la Korea Duoninsulo.

La 14an de junio, Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko okazigis altnivelan militan intertraktadon kaj atingis la konsenton pri restarigo de lineoj de milita komunikado en orientaj kaj okcidentaj akvoj de la Korea Duoninsulo. Tio estis la unua generalanivela milita intertraktado inter la du flankoj post dek jaroj kaj ses monatoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin