Ĉina prezidanto renkontiĝis kun usona ministro pri defendo

(GMT+08:00) 2018-06-27 22:15:37     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun vizitanta usona ministro pri defendo James Mattis merkrede en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono devas antaŭenigi duflankajn rilatojn laŭ la principo de reciproka fido kaj kungajna kunlaboro, sed ne devas eviti malkonsentojn inter si antaŭ komunaj interesoj. Li akcentis, ke Ĉinio havas firman kaj klaran sintenon pri demandoj rilataj al suvereneco kaj teritoria integreco.

La ĉina prezidanto diris, ke la mondo estas en la fazo de granda ŝanĝo: profundiĝas la monda multpolariĝo kaj ekonomia tutmondiĝo, kaj landoj estas pli strikte interdefendaj. Li diris, ke la ĉina popolo deziras konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon, tamen Ĉinio sekvos plu la vojon de paca evoluigo, kaj ne serĉos ekspansiismon kaj koloniismon, nek kaŭzos kaoson al la mondo.

Xi rimarkigis, ke ĉina-usonaj rilatoj estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, kaj bona disvolviĝo de tiuj duflankaj rilatoj tre gravas al paco, stabileco kaj prospero de la mondo kaj profitigas la du landojn kaj iliajn popolojn. Xi aldonis, ke rilatoj inter ĉina kaj usona armeoj estas grava parto de la ĉina-usonaj rilatoj, kaj en la lastaj jaroj, rilatoj inter la du armeoj tendencis al bona disvolviĝo kun multaj interŝanĝoj kaj kunlaboro. Xi deziris al Mattis sukcesan kaj fruktodonan viziton.

Mattis diris, ke la usona flanko atribuas grandan gravecon al rilatoj inter la du armeoj kaj inter la du landoj kaj volas fortigi strategian komunikadon kun la ĉina flanko sub la gvidado de gravaj konsentoj atingitaj de la du ŝtatestroj por grandigi reciprokprofitan kunlaboron, regi riskojn, eviti konflikton kaj alfrontadon kaj fari rilatojn inter la du armeoj konstruemaj faktoroj akcelantaj disvolviĝon de rilatoj inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin