Genetika tekniko akcelas sanon de ĉina popolo

(GMT+08:00) 2018-06-27 15:35:02     Redaktoro:Pluveta

 

La genetika tekniko estas konsiderata kiel unu el la teknikoj ŝanĝontaj la estontecon. La esplora rezulto rilata al la genetika tekniko jam estas paŝon post paŝo uzata en medicina kaj sanitara kampoj. Pli multaj ordinaraj popolanoj jam profitis el la tekniko.

La geno-kontrola tekniko estas uzata en tri partoj de la medicina kampo. La unua estas por nasko kaj reproduktado, la dua por diagnozo je kancero, kaj la tria por ekzameno de kontaĝa malsano.

En la 18a de majo, 2018, la provinco Hebei deklaris preni geno-kontrolan teknikon por preventi difekton ĉe naskiĝo. Tio fariĝos modelo por aliaj regionoj. La genetika tekniko nepre faros pli multe da kontribuo por akceli sanon de ĉinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin