Kulturi ampleksan kapablon de geknaboj en roboto-laboratorio

(GMT+08:00) 2018-06-27 11:22:46     Redaktoro:祃璟琳

roboto-laboratorio

 

Yao Jihang, fontinto de la roboto-laboratorio

Sekve de alveno de la epoko de artefarita intelekto, programado kaj roboto-dezajno ja ne estas tre malkonataj al ĉinaj geknaboj. En ilia listo de lernobjektoj, scienco jam estas leciono varme aprobata de lernejoj kaj gepatroj. En la lastaj jaroj, multaj edukaj institucioj fokusiĝas al la formo de STEAM, la supera roboto-laboratorio en la distrikto Haidian, kie koncentriĝas progresintaj edukaj resursoj de Pekino, liveras kursojn de STEAM por lernejanoj.

Malsame ol tradiciaj edukaj institucioj, la laboratorio havas LEGO, cirkvitojn, elektrajn dratojn, ĉipojn, 3D-printilon, ktp, ĉio ĉi tio estas ĝuste la plej elstara karaktero de la lecionoj de STEAM. STEAM estas mallongigo de scienco, teknologio, inĝenierio, matematiko kaj arto. Diference de tradicia eduka formo, STEAM estas nova en eduka koncepto. Ĝi atentas praktikadon, stimulas la geknabojn altigi sian kapablon en scienco, tekonologio, inĝenierio, matematiko kaj arto kaj kulturas ilian sintezan kapablon. La kapabla eduko estas la plej origina eduka koncepto de la roboto-laboratorio. Yao Jihang, unu el fondintoj de la laboratorio konigis:

"Nia celo estas alporti sciencon kaj teknologion al ordinara vivo kaj proksimigi ilin al la geknaboj. En tiu procezo, ni ne disigas la kursojn de la disciplina eduko, sed inkluzivas la disciplinan edukon en la kapabla, kaj tio estas transdisciplina koncepto. Ni esperas, ke per niaj kursoj, la lernantoj povas solvi realajn problemojn en la vivo."

Du fondintoj de la laboratorio estas knabinoj de la stelfiguro Fiŝoj kun tute malsamaj karakteroj. Yao Jihang, la pekina knabino, kiu naskiĝis en 1990-aj jaroj, studis ekonomion en universitato kaj Wang Binbin, kiu naskiĝis en 1970-aj jaroj en la nordorienta Ĉinio, lernis klasikan literaturon en universitato, la unua estas vigla kaj entuziasma kaj la lasta, prudenta kaj racia. Ili kune kreis la sciencan laboratorion, kiu bezonas racion kaj pasion samtempe.

Yao iam laboris en oficejo kaj ĉiam deziras entrepreni sian aferon. Post provado de multaj profesioj kaj laboroj, ŝi elektis la edukan fakon. Wang ĉiam laboris rilate kun scienctekniko kaj eduko. Kiel patrino de 9-jaraĝa knabo, ŝi estas entreprenanto kaj samtempe konsumanto en la eduka industrio kaj ĉiam observis kaj pensis pri la eduka fako. En la lastaj jaroj, pli kaj pli multaj ĉinaj geknaboj partoprenis en internacia olimpia roboto-konkurso kaj aliaj internaciaj konkursoj pri komputila programado kaj pli kaj pli multaj ĉinaj edukaj institucioj kopiis kaj novigis la usonan edukan formon. Laŭ Wang Binbin, la kopio de formo estas mallongdaŭra afero kaj lokalizo de internacia eduko estas ŝia deziro.

"Multaj el la internaciaj edukprojektoj de Ĉinio nur imitis kaj kopiis la eksterlandan formon, tamen tio ne estas konstanta afero. Mi pensas, ke ni bezonas lokigan internacian edukon kaj tio estas la tendenco. En la kampo de STEAM, ni povas kunligi la lokan edukformon kun la usona koncepto." 

Septembre de 2015, ĉina Ministerio de Edukado publikigis dokumenton, stimulante edukadon de STEAM, "kreanto"(maker) kaj aliaj novaj formoj kun edukaj konceptoj el Usono senĉese riĉigis la ĉinan merkaton de edukado. Tio sendube stimulis ankaŭ entreprenistojn same kiel Wang Binbin kaj Yao Jihang. Samjare, ili kune kreis la infanĝardenon en iu loĝkvartalo de Pekino por efektivigi sian koncepton pri scienca eduko. Wang diris:

"Per la infanĝardeno, ni povas realigi multajn pensojn pri kursoj de STEAM, kiujn ordinaraj infanĝardenoj ne faris. La infanĝardeno ne estas tre granda kaj havas dekojn da infanoj. Ĉar ni tre zorgas pri la enhavo de la kursoj, kiujn ni deziras pli progresintaj en la fako." 

En la jaro 2016, la du knabinoj establis la roboto-laboratorion kun la tria fontinto, Zhang Gang, por liveri kursojn de STEAM pli taŭgajn al ĉinaj lernantoj. Zhang Gang, kiu laboras en Silicia Valo de Usono, liveras intelektan subtenon al la laboratorio kaj alportas pli avangardajn teknikojn kaj sciencajn informojn al la laboratorio kaj kontrolas la kursojn. Parolante pri kunlaboro inter ili, la du knabinoj diris, ke Fiŝoj ne havas disputojn, kaj eble ankoraŭ ne venis vera malfacilaĵo, tamen "ni estas pretaj".

Same kiel la fako, ankaŭ la grupo de la laboratorio konsistas el junuloj naskiĝintaj en la naŭdekaj jaroj, kaj la plej maljuna el ili naskiĝis en 1988. Liu Pengfei, "kreanto" kaj ĝenerala direktoro de instruado de la laboratorio diris:

"Antaŭe mi laboris pri kuracaj ekipaĵoj, en 2012, mi ekinteresiĝis pri 'kreanto(maker)' kaj trovis, ke edukado estas signifoplena al multaj aferoj. Tiam mi volis kunligi la edukadon kun la sciencteknikoj kaj hazarde mi aliĝis al la laboratorio por fari instruadon kaj esploradon de kursoj kaj aliformi la sciencteknikojn en sciojn facile akcepteblajn de la geknaboj."

Same kiel Liu Pengfei, la plejparto de instruistoj de la laboratorio ne estas profesiuloj de edukado, tamen laŭ opinio de Wang Binbin, "neprofesia edukisto" ĝuste estas ilia supereco. Ŝi diris:

"En la komenco kiam ni eniris en la edukan industrion, ni ne inkliniĝis al la tradicia edukado. Ni bezonas novigon, rompon kaj eĉ renverson. Ekde 2014, multaj homoj pensis kaj agis por renversi la edukan fakon. Ni ĉiam observas kaj trovis, ke la scienca edukado estas neevitebla tajdo, kiu certe venos al ni."

lernantoj en la laboratorio

En la roboto-laboratorio, la geknaboj povas elekti kursojn de roboto, senpilota aviadilo, STEAM, kvazaŭ ili farus aĉetadon en supermerkato. Scienca eduko jam fariĝas deviga kurso de ĉinaj geknaboj. La fabrikado de Ĉinio bezonas ekskluzivan talentulon, kaj tiuj geknaboj ludantaj en la laboratorio estonte estos ĉefa forto de fabrikado en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin