Novaĵoj (Junio 27)

(GMT+08:00) 2018-06-27 16:26:02     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27a de junio, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke malbonaj rezultoj de komerca protektismo montriĝas en Usono; Reprezentanto de la UN vidis pozitivan tendencon de la paca procezo en Afganio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Malgraŭ la avertoj de Ĉinio, la Eŭropa Unio kaj Kanado, ke estas neniu gajninto de komerca milito, oficialuloj de la Blanka Domo ĉiam estis indiferentaj ĝis la lastatempa frapo el la firmao Harley-Davidson, la fiero de usona fabrikado.

La centjara motorciklofabrikanto Harley-Davidson lunde anoncis, ke ĝi movos partan produktadon de motorcikloj eksterlanden por eviti reprezaliajn tarifojn postulatajn de la Eŭropa Unio en respondo al la usonaj tarifoj sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj. La novaĵo prezmalaltigis la akciojn de usonaj ĉefaj altteknologiaj kompanioj.

Usona prezidento Donald Trump kritikis la firmaon Harley-Davidson, ke ĝi la unua levis la blankan flagon. Li minacis kolekti senprecedence altan imposton.

Fakte, Trump ne devas kritiki la firmaon Harley-Davidson, ĉar la unuflanka protektismo lanĉita de li mem persekutis Harley-Davidson ĝis senelira situacio. La EU decidis apliki reprezaliajn tarifojn en respondo al Usono. La tarifo sur motorcikloj eksportitaj de Harley-Davidson al la EU estis altigita de la 6-procenta ĝis la 31-procenta.

Tadamichi Yamamoto, reprezentanto de ĝenerala sekretario de la UN kaj estro de la Helpa Misio de la UN en Afganio, diris marde, ke la paca procezo de Afganio prezentis pozitivan tendencon, kaj samtempe li esprimis maltrankvilon pri restaj problemoj.

Yamamoto faris la rimarkojn en kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN pri la situacio en Afganio. Li diris, ke la afgana registaro de nacia unuiĝo proponis senkondiĉan pacintertraktadon februare en la kunveno de kabula procezo, kio kreis novan medion por antaŭenigi la pacan procezon. Li diris, ke la afgana popolo esperas realigi pacon, kaj ankaŭ afgana prezidento Ashraf Ghani prenis aŭdacajn paŝojn por serĉi pacon per intertraktado.

Yamamoto aldonis, ke estas aktivaj preparoj por la afgana parlamenta elekto okazigita en oktobro kaj la prezidenta elekto planita por la venonta printempo, kaj ekde aprilo pli ol 7 milionoj da afaganoj estas registritaj por la balotado.

Ĉina sendito diris marde, ke Ĉinio subtenas la afganan registaron atingi interkonsenton pri nacia repacigo kun armitaj opoziciaj grupoj, inkluzive de la talibanoj, kaj komenci la pacan procezon.

Ĉina amabasadoro al la UN Ma Zaoxu diris en debato de la Sekureca Konsilio pri Afganio, "La talibanoj devas respondi aktive al la paca iniciato de la afgana registaro kaj sin dediĉi al daŭra paco kaj stabileco en la lando. Antaŭenigi nacian repacigon estas la fundamenta vojo al solvado de la demando de Afganio." Li akcentis, ke Ĉinio forte subtenas pacan kaj repacigan procezon gvidatan kaj posedatan de Afganio.

Li rimarkigis, ke kiel tradicia amika najbaro de Afganio, Ĉinio subtenas la landon por realigi pacon, sekurecon, stabilecon kaj disvolviĝon en frua dato.

La Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) diris marde en sia retpaĝaro, ke la direkcio de la banko aprobis la peticion de Libano pri membriĝo, kaj pro tio la totala nombro de aprobitaj membroj de la banko kreskis ĝis 87.

Vicprezidanto kaj kompania sekretario de la AIIB, Danny Alexander, diris: "Ni ĝojas bonvenigi Libanon kiel venontan membron. Ĝi estas grava kaj historia komerca centro en Mez-Oriento kaj ni atendas, ke Libano ludu aktivan rolon ene de la banko."

Libano oficiale aliĝos al la AIIB kiel regiona membro, kiam ĝi finos la postulatajn enlandajn procezojn kaj deponos la unuan partopagon de kapitalo ĉe la banko. La akcioj asignitaj al la nova venonta membro venas de la ekzistanta komunaĵo de nedistribuitaj akcioj de la banko.

Germana ĉefministro Angela Merkel renkontiĝis kun sia hispana paralelulo Pedro Sanchez marde en Berlino. La du flankoj komencos striktan kunlaboron por antaŭenpuŝi reformojn de la Eŭropa Unio.

Merkel diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke Germanio kaj Hispanio venis en akordon pri establo de la banka unio kaj la kapitalmerkata unio de la EU kaj altigo de la kapablo de eŭrozono en traktado de krizoj. Krome, la du landoj kaj Francio ellaboris proponojn pri ekonomia reformo de la EU.

Ambaŭ gvidantoj opiniis, ke la EU bezonas komunan planon por solvi la demandojn de rifuĝintoj kaj enmigrintoj. Merkel diris, ke redukti la eniron de neleĝaj afrikaj enmigrintoj estas la centro de ĉi-rilataj laboroj de la EU. Ŝi aldonis, ke la EU devas kunlabori kun afrikaj landoj, helpi landojn influitajn de rifuĝintoj, subteni kaj antaŭenpuŝi lokan disvolvadon por kune solvi la demandon.

Marde la Plej Supera Federacia Kortumo de Usono decidis, ke la administra ordono publikigita de prezidento Donald Trump pri limigo de enmigrado "tute konformas" al prezidenta rajto. Tio estas la unua grava decido de la kortumo pri la politiko de la registaro de Trump.

La Plej Supera Federacia Kortumo faris la decidon per kvin voĉoj kontraŭ kvar. La ĉefjuĝisto John G. Roberts kaj aliaj kvar konservativaj juĝistoj subtenis la la decidon.

Jordania ĉefministro Omar Razzaz diris marde, ke pro nesufiĉa kapablo, lia lando ne plu akceptos rifuĝintojn el Sirio.

Razzaz faris la rimarkojn al la gazetaro, post kiam li renkontiĝis kun prezidanto de la jordania Ĉambro de Reprezentantoj. Li diris, ke siriaj rifuĝintoj loĝantaj en la jordania teritorio fariĝis granda ŝarĝo por la lando, superante ĝian akceptkapablon, tial lia lando ne povas akcepti pliajn rifuĝintojn. Li diris, ke Jordanio estas maltrankvila pri la sufero de la siria popolo, kaj esperas, ke ĉiuj partioj de Sirio akordiĝos pri politika solvo kiel eble plej baldaŭ.

Laŭ institucio de la UN, pro intensaj bataloj en suda Sirio proksimume 45 000 siriaj civiluloj moviĝas al la landlimo kun Jordanio. Razzaz diris, ke la jordania armeo forte protektas la landlimon por malhelpi la eniron de pli da rifuĝintoj.

La turka prezidentejo diris marde, ke tiutage turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan telefone konversaciis kun sia usona paralelulo Donald Trump, kaj la du flankoj substrekis pli fortan defendan kaj militan kunlaboron.

La turka prezidentejo diris en deklaro, ke Trump gratulis Erdogan pro lia reelektiĝo kiel turka prezidento. La du flankoj substrekis fortigon de defenda kaj milita kunlaboro, efektivigon de la komuna vojmapo en Manbij, Sirio, kaj pluan baton kontraŭ terorismo. La deklaro diris, ke la du prezidentoj renkontiĝos julie dum la pintkunveno de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

Maje, la du landoj okazigis kunvenon pri certigo de sekureco kaj stabileco en la siria regiono Manbij kaj skizis vojmapon de kunlaboro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin