Guterres ĉeestis 70-jaran jubileon de Asocio de Korespondantoj de UN

(GMT+08:00) 2018-06-28 14:41:19     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, marde ĉeestis festadon de la 70a datreveno de la Asocio de Korespondantoj de la UN. Li diris, ke diverslandaj korespondantoj al la stabejo de la UN komunikis la klopodojn, kiujn faris la UN en diversaj landoj por paco kaj disvolviĝo, kaj ankaŭ ili fakte partoprenis en la afero de paco kaj disvolvado de la mondo.

Guterres, kiu servis iam kiel alta komisaro de la UN pri rifuĝintoj, diris, ke en la mondo estas du tre dangeraj profesioj. Ili estas humanitaraj laborantoj kaj ĵurnalistoj. Donitaĵoj montris, ke en la pasinta jaro 81 ĵurnalistoj mortis sur sia posteno, kaj pli ol 200 aliaj estis arestitaj. Li diirs, ke raportistoj estas proparolantoj por socia justeco kaj antaŭeniganto de internaciaj paco kaj disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin